Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2006 13


Interaktivaj fotoj redakti

Ĉu eblas krei interaktivan dosieron (foton) en Vikipedio? Se jes, ĉu estas ie instrukcio? --Petr Tomasovsky 13:02, 6. Aŭg 2006 (UTC)

Kion vi subkomprenigas sub tio? Ĉu la animaciaj bildoj? Se jes, kreu animacian GIF-on kaj alŝutu ĝin, oni faris tiel en kelkaj artikoloj. Alaŭdo ۩ 09:49, 16. Aŭg 2006 (UTC)
Ĉi tie estas videble, ke vi ankoraŭ vidis nenian tian bildon. Se mi demandus pri GIF bildoj, mi skribus tion alimaniere. Sed bone, mi iom instruos vin. Interaktiva bidlo estas tia bildo, kiu rilatas al pluaj bildoj. Ekz. ni alŝutos unu historian foton. Poste ni alŝutos kelkajn fotojn nuntempaj kaj tiuj rilatos al certaj lokoj el la historia bildo. Kiam ni montros per muso al tiu konkreta loko sur la historia foto, ni povos bildigi la alian foton nuntempan de la sama loko. Tio estas simila, kiel en artikoloj, kie estas ligiloj al aliaj artikoloj, sed nu temas sole pri fotoj. Estas unu "ĉefa" kaj pluraj "apudaj" rilatantaj al la ĉefa. Ĉu vi komprenis? Kaj mi demandis, se eblas fari tiun "ĉefan", el kiu estus "ligiloj ĉi tien". Tio do estas interaktiva bildo. --Petr Tomasovsky 12:53, 16. Aŭg 2006 (UTC)
Kara Petro, kial vi emas ĉiupaŝe insulti aliajn homojn? Ĉu vi havas iujn personajn problemojn, kiujn vi provas elverŝi al aliaj homoj?? Mi ne volas esti tiu homo, kaj sekve mi petas vin bridi vin, kiam vi alparolas min aŭ aliajn vikipediistojn, aliel vi povas esti forbarita pro via insultemo!!! Kaj kiel vi jam povis senti pri via maladministrantiĝo, se mi diras ion -- mi faras tion!
Pri viaj bildoj --- kial vi ne uzu simple HTMLon por tio? Simple enmetu la ligon kaj indiku viajn deziratajn regionojn de la bildo -- kaj aljuĝu al tiuj bezonatajn ligojn. Estas neniu problemo fari tion en HTML, se vi ne scias, kiel ekzakte tion fari, legu iun bazan HTML-lernilon, tie oni detale priskribas kiel selekti tiujn regionojn. Alaŭdo ۩ 09:06, 17. Aŭg 2006 (UTC)
Alaŭdo, mi demandis dece, do mi atendas decan respondon kaj mi reagas tiel ĉi al viaj demandoj, kiujn vi metas al mi. Kial vi senĉese farigas min imbecilo aŭ idioto? Ĉu vi opinias, ke mi estas tiel stulta, ke mi demandus pri io kaj mi skribus tio per malĝusta maniero? Memoru - kiel vi parolos kun mi, mi tiel respondos al vi. Se vi parolos kun mi dece, ankaŭ mi parolos kun vi dece. Kaj ne minacu al mi per forbaro, ĉar tio eble estas unusola, kion vi scias fari perfekte - tuj kuri kaj plendi, eĉ aliloke, nenur ĉi tie. Do memoru, se mi demandus pri GIF-oj, mi demandus pri GIF-oj, se mi demandus pri HTML, mi demandus pri HTML. Sed el viaj respondoj estas klare, ke vi tute ne scias, pri kio mi demandis kaj mi estas certa, ke vi ne vidis tian bildon. Mi ne plu komentos tion. --Petr Tomasovsky 15:33, 17. Aŭg 2006 (UTC)
Mi revas ke iam vi bonvolos interparoli afable kaj progresigi la projekton kunlaboreme : se iu havas iun ajn teĥnikan sperton tiu bonvolu instrui ĝin al aliaj, ekzemple kreante specialan paĝon Helpo:Interaktivaj bildoj en vikipedio por ke ĉiuj povos ekregi tiun pliriĉigon de la projekto. Kiam Alaŭdo demandis min pri referencoj, mi ne jam regis la aferon, esplorois trovis en la franclingva vikipedio klarigon kaj esperantigis ĝin : jen kia estu la vikipedio spirito.Arno Lagrange  21:46, 17. Aŭg 2006 (UTC)
Ankoraŭ unufoje mi donos ekzemplon de tia foto: Imagu foton de la tuta homo. Klakinte ekz. sur ties mano, aperus alia foto (kaj la devena foto de la tuta homo malaperos), kie estus detale lia mano, se ni klakos sur ties kapo, aperos ties kapo, se ni klakos poste sur ties okuloj sur la foto de la tuta kapo, aperos ties okuloj ktp. Dependas, kiajn detalojn kreintoj de la "ĉefa" foto elektos. Alia ekzemplo: fotoj el aviadilo, satelitaj fotoj ktp. El foto el aviadilo ni vidos montojn, urbojn, riveron ktp. Ni klakos sur ekz. urbo kaj aperos alia foto de urbo de proksime, mi povas klaki sur la plua dua foto de la urbo kaj aperos nova detalo ktp. Simile ĉe fotoj el satelito. Do ĉi tie estas videble, ke mi tute ne parolis pri animacioj nek pri HTML. Mi ne scias, kial vi pensas, ke mi estas idioto kaj ke mi senĉese serĉas kverelojn. Ŝajnas, ke iu alia serĉas ilin kaj poste kulpigas aliajn. --Petr Tomasovsky 05:20, 18. Aŭg 2006 (UTC)
Noto: Tiaj fotoj ekzistas el la reto. Alie mi ne demandus pri ebleco krei ilin en Vikipedio. --Petr Tomasovsky 05:33, 18. Aŭg 2006 (UTC)

jes tamen per HTML estas ebleco tion fari : necesas difini areon en la foto per difino de koordinatoj de la alklakebla fotoparto, kaj al ĝi atribui ligon por ekzemple elmontro de alia (vidu ekzemple je http://www.esperantoland.org/renkontighoj/ sur la mondmapo estas difinitaj alklakeblaj areoj kiuj kiam alklakitaj montras la respektivan mondparton pli grande - ĉu ion tian vi celas ? ) La kodo aspektas tia :

<img src="RenkontiĝaMondmapo.png" 
alt="Esperanto-renkontighoj en la mondo" usemap="#bild" border="0" height="366" width="613">
<map name="bild"><area shape="polygon" 
coords="4,3,2,63,19,79,21,97,44,149,87,179,107,186,141,154,117,139,110,124,125,98,162,81,164,72,139,3"
title="Norda Ameriko" href="mapo.php?mapo=6" alt="Norda Ameriko">
</map>

Mi ne jam scias ĉu eblas tiaĵojn enmeti en la vikipedion kaj ĉu funkcius. Eble jes. Bonvolu kuraĝe esplori. Iuj softvaroj ebligas krei tiajn alklakeblajn poligonojn - vi do ne nepre devas tion mem kalkuli - Arno Lagrange  07:34, 18. Aŭg 2006 (UTC)

Mia provo estas malsukcesa. Mi esploris en angla- kaj franc-lingvaj helpoj kaj nenion trovis. Mi starigis la demandon en la franclingva diskutejo. Eble iu respondos. AL @ 08:00, 18. Aŭg 2006 (UTC)
Jen mi ricevis respondojn :
  1. estas eble anstataŭi la ligilon el bildo al elektata ligo - normale alklakante bildon oni atingas ties priskriban paĝon - sed tio estas malkonsilita krom por wikimediaj logobildoj kiam el iu logobildo oni volas fari ligilon al la respektiva projekto.
  2. estas eble surmeti sur bildon alklakeblanjn vortojn (ekzemple alklakeblaj urbonomoj en mapo); ekzemplo estas videbla tie. Ĝi eluzas ŝablonojn fr:Modèle:Carte:étiquette fr:Modèle:Carte:début fr:Modèle:Carte:fin. Se utile ni povus esperantigi ilin.
  3. pri interaktivaj bildoj kiel Petro priskribas mi ricevis neniun rektan respondon.
AL @ 08:24, 19. Aŭg 2006 (UTC)
Pripensinte per la ŝablono fr:Modèle:Carte:étiquette sufiĉus enmeti iun nevideblan bildon (anstataŭ la ruĝan punkton de la ekzemplo) ĝuste lokitan kaj tio funkcius. Nur la formo de la bildo nepre estus orta kvarangulo) Ĉu ne estas ia repondo al via sopiro, Petro ? AL @ 08:36, 19. Aŭg 2006 (UTC)

Ĉu Alaŭdo estas ĉi tie ia estro aŭ ĉefo ? redakti

Mi ofte rigardas kaj legas paĝojn en la Vikipedio. Mi ne volas interveni en tiun ĉi diskuton, sed mi volus demandi, ĉu Vikipediisto:Alaŭdo estas ĉi tie ia estro aŭ ĉefo, kiu decidas, kiu vikipediisto estos forbarita. Ĉu la Vikipedio estas entrepreno, kie estas superuloj kaj subuloj? Mi opiniis, ke ĉi tie estas iaj reguloj por tio. --Kerio 18:35, 17. Aŭg 2006 (UTC)

Alaŭdo estas unu el al administrantoj kaj rajtas forbari uzulon. tion li farus nur en iaj kondiĉoj respektante regulojn. Ĉu vi rimarkis ke li trouzis tiun rajton ? Arno Lagrange  21:46, 17. Aŭg 2006 (UTC)
Kerio, pardonu mian ioman nesinbridon, mi longe provis esti afabla al Petro kaj estis kontraŭ lia maladministrantiĝo dum nia diskuto, sed li ja ŝajne estas tiu tipo de homoj, kiuj ne povas bone kaj fruktodone kunlabori kun aliaj kaj daŭre provokas. Mi provos ne reagi al liaj inicaĵoj. Alaŭdo ۩ 10:06, 19. Aŭg 2006 (UTC)
Mi iom rigardis viajn (de ambaŭ, kaj ne nur ĉi tie) interparolojn kaj rilate al tiu ĉi diskuto mi reskribos la demandon de Petro kaj la respondon de Alaŭdo, sed mi uzos aliajn ekzemplojn. Petro demandas: Kie mi povas aĉeti aŭtomobilon? Alaŭdo respondas: Kion vi subkomprenigas sub tio? Aĉetu biciklon. Se poste Petro klarigas, kio estas aŭtomobilo, Alaŭdo kritikas lin, ke li estas insultema, minacante al li per forbaro. Tiel mi vidas la aferon. --Kerio 14:41, 21. Aŭg 2006 (UTC)
Se vi ŝatas alegoriojn, jen kiel tiu interparolo aspektas de mia flanko: Petro Kiel oni povas ripari interaktivan veturigilon (aŭton)? (ĉar "interaktiva dosiero" estas plena stultaĵo, sensencaĵo, "interaktiva foto" ja povas ion signifi, sed kion ekzakte celis Petro -- mi ne scias); mi, strebante helpi, redemandas: Kion vi subkomprenigas sub tio? (ĉar en lia vortumo la demando estas tute neklara) eble vi volas animacian aŭton? tiam faru tiel; Petro respondas aroge: Ĉi tie estas videble, ke vi ankoraŭ vidis nenian tian aŭton. Se mi demandus pri animaciaj aŭtoj, mi skribus tion alimaniere. (nu, bone, sed la demando dekomence estis neklara -- se Petro volis havi respondon, li skribu pli detale, "bildojn kun alklakeblaj partoj" aŭ iel simile, "interakva bildo" ne estas etabliĝinta Esperanto-esprimo, nek angla ("interactive image" estas ja tro ĝenerale kaj mi neniam vidis tiun frazon uzitan por alklakeblaj bildoj, pli verŝajne mi uzus tion por bildoj, kiuj ŝanĝiĝas dum oni metas musindikilon super ilin)). Sed bone, mi iom instruos vin.. Mi ekcplicite petis neniun min instrui. Tiom pli, mi bone scias, kiel oni faras tion kaj faris tion mem plurfoje dum kreo de diversaj paĝoj. Do, evidente Petro mise starigis la demandon kaj iom aroge respondis mian demandon, kio inicis min. Alaŭdo ۩ 17:57, 21. Aŭg 2006 (UTC)
Bonvolu pardoni al mi ankoraŭ unu rimarkon, sed en la Vikipedio estas alklakeblaj ĉiuj bildoj, sed post la klakoj nenio okazos (maksimume kelkaj bildoj aperos en pli granda aspekto). La esprimo "interaktivaj fotoj" mi komprenas tiajn fotojn, kiuj ligas al alia(j) foto(j), do unu foto aktivigas la alian, ili estas aktivaj inter si. Simile la artikoloj estas iaj "interaktivaj" artikoloj, se estas en ili ligiloj, ĉar klakinte sur la ligilo, aperas alia paĝo, do unu paĝo aktivigas la alian, laŭteme rilatan. Kaj plie, ĉu ni parolas pri tiaj paĝoj, ke ili estas alklakeblaj? --Kerio 14:54, 22. Aŭg 2006 (UTC)
La vorto "interaktiva" en la angla (pri aliaj lingvoj mi ne vere certas) signifas, ke io (ĉu programo, ĉu io alia) iel reagas konforme al la agoj de uzanto. Ekzemple se vi formatigas vian durdiskon, povas esti, ke la programo ne reagas al viaj klakoj, do estas ne en interaktiva reĝimo. "Interaktiva" egalas do al "interaga", do, tiu, kiu reagas al certaj agoj per aliaj, antaŭprogramitaj agoj. "Interaktiva bildo" por mi estas bildo, kiu iel reagas al la agoj de uzanto -- sed kiel, tute ne klaras. Tio, kion celas Petro, oni nomas angle "to difine AOIs" (difini AOIs), kie "AOI" estas "area of interest" (certa areo, elektita areo), kaj ekzemple, se vi havas artikolon pri Lasta vespermanĝo (Da Vinci), tiu fama fresko, kaj tie vi volas, ke kiam oni klakas sur certa apostolo malfermiĝu la respektiva paĝo en vikipedio pri tiu apostolo. Tion celas (ŝajne) Petro, kaj tion oni faras per HTML-kodoj "map" kaj "area", sed kiel fari tion en Vikipedio -- mi ja ne scias. Plej facile klarigi tion en Esperanto por mi estus skribi "kiel enmeti bildojn kun alklakeblaj partoj", ĉar ja klaras, ke la tuta bildo ĉiam estas alklakebla. Alaŭdo ۩ 16:16, 22. Aŭg 2006 (UTC)

Avrora redakti

Kiel nomi la krozŝipon, kiu pafis dum la oktobra revolucio (bolŝevika puĉo)

  • Avrora - rusa transliterumado
  • Aŭrora - internacia
  • Aŭroro - tuta esperantigo

legu la alilingvajn variantojn

Kion pensas la komunumo? Kiu legis Esperantan tekston pri tio? Narvalo 16:56, 7. Aŭg 2006 (UTC)

Nu, mi pensas ke tiu kazo estas simila al nomo de urboj. Sekve, oni devas konservi la rusan nomon transliterata kun indiko de prononco kaj, eble, sed ne necese, kun la traduko. Roberto 11:19, 10. Aŭg 2006 (UTC)
Avrora en la rusa ne estas subeliro, nek aŭroro en la senco de frumateno, estas simple nomo de tiu romana diino de mateno, kaj ĝuste ties nomon portis la ŝipo. Sed mi rekomendus uzi tamen "Avrora" kaj klarigi la devenon de la nomo. Alaŭdo ۩ 19:26, 16. Aŭg 2006 (UTC)


mi decidis je Avrora. Narvalo 19:19, 27. Aŭg 2006 (UTC)

Atentadu la artikolon redakti

Ĉu devas esti aktiva funkcio "Atentadu la artikolon"? Kial oni devas atenti redirektilon? Kiu volos ĝin atenti, tiu mem aktivu ĝin. Ĉu iu kompetenta, se ekzistas ankoraŭ en tiu ĉi vikipedio tia homo, povus foraktivigi ĝin?--Petr Tomasovsky 16:09, 10. Aŭg 2006 (UTC)

Diru, kion vi volas? Mi nenion komprenis de via klarigo. Alaŭdo ۩ 19:27, 16. Aŭg 2006 (UTC)
Mi ne scias, ĉu mi skribas arablingve, sed ankoraŭ unufoje por vi. Kiam estas redaktata nova artikolo, eĉ redirektilo, aŭtomate estas aktiva funkcio Atentadu la artikolon, kiu aldonas ĉiujn tiel markitaj paĝojn en atentaron de vikipediisto. Mi demandas ankoraŭ unufoje: Ĉu tia funkcio devas esti aktiva? Kiu volas atenti redirektilojn, tiu faru tion mem. Se vi ne scias, kie ĝi troviĝas, ĝi do estas tie sube sub ĉiu artikolo en redakta formo, iom super butono Antaŭrigardu. Ĉu eblas, ke ĝi estu denove malfunkciigita? Ĉu mi skribis tion bone, Alaŭdo? --Petr Tomasovsky 19:47, 16. Aŭg 2006 (UTC)
Bonvolu foje viziti "preferojn" (kiu aperas supre de la paĝo inter "mia diskuto" kaj "atentaro" se vi elektis la aspekton "Librejo" - kiu ankaŭ esta la defaŭlta - ), kaj malelektu "Priatentu paĝojn de vi redaktintajn" kiun vi trovos sub "Grandeco de redakta tekstujo". Tiam la skatoleto ne plu estos aŭtomate validigita. Ĉiukaze vi povas antaŭ ol konservi viajn ŝanĝojn ĉu elekti la skatoleton ĉu ne. Arno Lagrange  23:21, 16. Aŭg 2006 (UTC)
Arno, dankon por klarigo. --Petr Tomasovsky 06:38, 17. Aŭg 2006 (UTC)

Administrantoj redakti

Kie malaperis ĉiuj aktivaj administrantoj? Ĉu ĉiuj libertempas en ia vikipedia tendaro? --Petr Tomasovsky 13:28, 13. Aŭg 2006 (UTC)

Administranto je via dispono, kion vi volas? Alaŭdo ۩ 09:48, 16. Aŭg 2006 (UTC)
Se vi estus ĉi tie dum tiu tempo, vi vidus, kio estis okazanta kun Vikipedio. Sed se vi alvenos ĉi tien unufoje dum tri monatoj, poste ne miru. --Petr Tomasovsky 12:55, 16. Aŭg 2006 (UTC)
Petro vi ankoraŭ foje iom malagrable alparolas nin. Estus pli ĝentile anstataŭ atakaĉi la adminsitrantojn kaj Alaŭdon klarigi kion vi atendas de administrantoj. Kiun taskon neglektitan de ili laŭ via atendo estu plenumita ? Mi fakte vizitas vikipedion ĉiutage - eĉ se mi ne redaktas, nek atentas ĉiujn alies redaktojn - mi do ne forestas tri monatojn - Alaŭdo, Gabriel Beecham, Marcos, Narvalo, Yekrats (ekzemple) ankaŭ montriĝis aktivaj antaŭ ne tiom longa tempo. Arno Lagrange  13:34, 16. Aŭg 2006 (UTC)
Arno, mi neniun malagrable alparolis, tio estas (eble) nur via ŝajno. Se mi uzis "tri monatoj", tion komprenu kiel "longa tempo", ĉar mi dum kelkaj tagoj vidis neniun el la administrantoj redakti kaj dum tiu tempo estis kreitaj multaj ŝercoj de ... Estas ridinde, kiel vi kaptas min laŭvorte je ĉiu vorto. Kaj plie, Alaŭdo demandis min kiel la veninta reĝo, kiun mi ĝenis el siesto. (Administranto je via dispono, kion vi volas?) --Petr Tomasovsky 13:55, 16. Aŭg 2006 (UTC)
Tamen, diru, kio okazis? Mi ne estis dum kelkaj tagoj en Vikipedio pro problemoj kun retaliro, jen mi reaperis, kaj plu estos ĉi tie. Se estas io urĝa aŭ grava, sendu retmesaĝon, ĝi atingos min pli rapide. Alaŭdo ۩ 19:23, 16. Aŭg 2006 (UTC)
Ankaŭ mi ne scias kio okazis lastatempe, sed ĵus trovis ke Petro aludis sin mem per tiu [...]. Nome, li faris iujn ŝercojn: ekzemple, li enmetis la frazon Esperanta Vikipedio fariĝas malrapide sed certe vikipedio de robotistoj kiuj aldonas nur intervikiojn en Vikipedio:Aktualaĵoj. Tre amuze. Tonyo 22:28, 18. Aŭg 2006 (UTC)
Tio ne veras!! Multaj homoj daŭre kunlaboras pri la vikio. Nia vikio, nun estante la 15-a, estas ja sufiĉe granda, kompare kun aliaj naciaj vikioj, kies parolantaro estas multe pli granda, ol la plej kuraĝas pritaksoj de Esperantistaro. Alaŭdo ۩ 10:04, 19. Aŭg 2006 (UTC)

Ĥ ĉu K? redakti

Skribante artikolojn ni devus uzi ĥ, ĉu k? Ni jam havas multe da vortoj kun k, sed iufoje ili aperas denove kun ĥ. Mi pensas, ke ni devas esti konsekvencaj. --Mencheperre 23:00, 13. Aŭg 2006 (UTC)

Ne nepre K anstataŭu Ĥ ! Kaj en kazo de elasta (Kaŭ-ĉu-Ka) uz-kutimo, kial ambaŭ formoj ne uziĝus ? Tio povas esti ĝen(et)a nur en titoloj, sed ja sufiĉas aldoni #REDIRECT-ilon...--Ssire 05:19, 14. Aŭg 2006 (UTC)