"No Way to Prevent This", Says Only Nation Where This Regularly Happens

No Way to Prevent This', Says Only Nation Where This Regularly Happens (Esperante: "'Ne eblas preventi ĉi tion', diras la sola nacio en kiu ĉi tio ofte okazas") estas la titolo de serio da artikoloj, eldonitaj de la usona organizo de novaĵa satiro The Onion teme pri la ofteco de kontraŭamasaj pafadoj en Usono, kaj pri la ne-agado post tiaj okazoj. Ĉiu artikolo longas je ĉirkaŭ 200 vortoj, priskribante la lokon de la pafado kaj la nombron da viktimoj, sed alie restas esence sama. Fikcia loĝanto, kutime el ŝtato en kiu ne okazis la pafado, estas citita dirante ke la pafado estis "terura tragedio", sed "neniu povas fari ion ajn por ĉesigi ilin". La artikolo finiĝas elmontrante, ke Usono estas la "sola ekonomie progresinta nacio en la mondo, en kiu proksimume du kontraŭamasaj pafadoj okazis ĉiun monaton dum la pasintaj ok jaroj", kaj ke usonanoj vidas sin kaj la situacion "senhelpaj".

‘No Way To Prevent This,’ Says Only Nation Where This Regularly Happens
serio de verkoj • interreta memeo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldonejo The Onion
Ĝenro satiro • news satire
vdr

Fono redakti

La artikolo unue eldoniĝis la 27-an de majo 2014, sekve de la pafado en Isla Vista, Kalifornio. Ekde tiam, The Onion re-eldonis la saman artikolon 21 fojojn plu ĝis majo de 2022, preskaŭ samvorte, kun nur ŝanĝetoj pri la specifaĵoj de ĉiu pafado. En 2017, Marnie Shure, la direktanta redaktoro por The Onion, diris: "Reeldonante la saman komentarion, tio ĉiun fojon fortigas la originalan komentarion dekoble. ... En la postsekvoj de ĉi tiuj teruregaj aferoj, ni havas tiun ĉi komenton kiu vere eltenas."[1] Post kiam The Onion reeldonis la artikolon la 14-an de februaro 2018, sekve de la pafado ĉe la gimnazio Marjory Stoneman Douglas, Jason Roeder, la skribisto de la originala artikolo el 2014, diris en Twitter ke "mankis al [li] ideo, ke ĝi aplikiĝus por la gimnazio mejlon for de [lia] domo".[2][3] La 25-an de majo 2022, sekve de la pafado ĉe la bazlernejo Robb en Teksaso, The Onion montris ĉiujn versiojn de la artikolo skribitaj ekde 2014 en ĝia reteja hejmpaĝo, kaj en ĝia fluo de Twitter.

Listo redakti

Ekde majo de 2022, The Onion eldonis la artikolon 21 fojojn, ĉiu kiel respondo al kontraŭamasa pafado en Usono.

No. Eldona dato Pafado Ref.
1 27-an de majo 2014 Isla Vista, Kalifornio [4]
2 17-an de junio 2015 Charleston, Sud-Karolino [5]
3 1-an de oktobro 2015 Roseburg, Oregono [6]
4 3-an de decembro 2015 San Bernardino, Kalifornio [7]
5 2-an de oktobro 2017 Las Vegas, Nevado [8]
6 5-an de novembro 2017 Sutherland Springs, Teksaso [9]
7 14-an de februaro 2018 Parkland, Florido [10]
8 18-an de majo 2018 Santa Fe, Teksaso [11]
9 13-an de septembro 2018 Bakersfield, Kalifornio [12]
10 29-an de oktobro 2018 Pittsburgh, Pensilvanio [13]
11 8-an de novembro 2018 Thousand Oaks, Kalifornio [14]
12 1-an de junio 2019 Virginia Beach, Virginio [15]
13 4-an de aŭgusto 2019 El Paso, Teksaso [16]
14 4-an de aŭgusto 2019 Dayton, Ohio [17]
15 26-an de februaro 2020 Milwaukee, Viskonsino [18]
16 17-an de marto 2021 Atlanta, Georgio [19]
17 23-an de marto 2021 Boulder, Kolorado [20]
18 16-an de aprilo 2021 Indianapolis, Indianao [21]
19 26-an de majo 2021 San Jose, Kalifornio [22]
20 16-an de majo 2022 Buffalo, Nov-Jorkio [23]
21 25-an de majo 2022 Uvalde, Teksaso [24]

Referencoj redakti

  1. https://www.vice.com/en_nz/article/neegm7/area-woman-interviews-editor-of-the-onion
  2. https://www.marketwatch.com/story/onion-writers-routinely-recycled-mass-shooting-headline-hits-close-to-home-2018-02-15
  3. https://twitter.com/jasonroeder/status/963976307879985152
  4. 'No Way To Prevent This,' Says Only Nation Where This Regularly Happens. The Onion (27-an de majo 2014).
  5. 'No Way To Prevent This,' Says Only Nation Where This Regularly Happens. The Onion (17-an de junio 2015).
  6. 'No Way To Prevent This,' Says Only Nation Where This Regularly Happens. The Onion (1-an de oktobro 2015).
  7. 'No Way To Prevent This,' Says Only Nation Where This Regularly Happens. The Onion (3-an de decembro 2015).
  8. 'No Way To Prevent This,' Says Only Nation Where This Regularly Happens. The Onion (2-an de oktobro 2017).
  9. 'No Way To Prevent This,' Says Only Nation Where This Regularly Happens. The Onion (5-an de novembro 2017).
  10. 'No Way To Prevent This,' Says Only Nation Where This Regularly Happens. The Onion (14-an de februaro 2018).
  11. 'No Way To Prevent This,' Says Only Nation Where This Regularly Happens. The Onion (18-an de majo 2018).
  12. 'No Way To Prevent This,' Says Only Nation Where This Regularly Happens. The Onion (13-an de septembro 2018).
  13. 'No Way To Prevent This,' Says Only Nation Where This Regularly Happens. The Onion (29-an de oktobro 2018).
  14. 'No Way To Prevent This,' Says Only Nation Where This Regularly Happens. The Onion (8-an de novembro 2018).
  15. 'No Way To Prevent This,' Says Only Nation Where This Regularly Happens. The Onion (1-an de junio 2019).
  16. 'No Way To Prevent This,' Says Only Nation Where This Regularly Happens. The Onion (4-an de aŭgusto 2019).
  17. 'No Way To Prevent This,' Says Only Nation Where This Regularly Happens. The Onion (4-an de aŭgusto 2019).
  18. 'No Way To Prevent This,' Says Only Nation Where This Regularly Happens. The Onion (26-an de februaro 2020).
  19. 'No Way To Prevent This,' Says Only Nation Where This Regularly Happens. The Onion (17-an de marto 2021).
  20. 'No Way To Prevent This,' Says Only Nation Where This Regularly Happens. The Onion (23-an de marto 2021).
  21. 'No Way To Prevent This,' Says Only Nation Where This Regularly Happens. The Onion (16-an de aprilo 2021).
  22. 'No Way To Prevent This,' Says Only Nation Where This Regularly Happens. The Onion (26-an de majo 2021).
  23. 'No Way To Prevent This,' Says Only Nation Where This Regularly Happens. The Onion (16-an de majo 2022).
  24. 'No Way To Prevent This,' Says Only Nation Where This Regularly Happens. The Onion (25-an de majo 2022).