Deklivo
![Temas pri...](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/72/Disambig.svg/20px-Disambig.svg.png)
Deklivo estas formo de reliefo produktita de la erozio en tiuj partoj kie la tereno de sedimento havas tavolojn iom klinaj. Tiuj montras du flankojn: nome antaŭa taluso kaj en la mala direkto deklivodorso de malplia deklivo kongrua kun la klino de la deklivo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/26/Crimea_Cuesta.jpg/220px-Crimea_Cuesta.jpg)
Deklivo estas fundamenta vorto, kiu laŭ PIV egalas al Ne horizontala supraĵo de grundo, vojo, planko k.a.[1] Pli teknike estus transversa deklivo (en vojkurbo, altigo de la ŝoseo al la ekstera flanko —al la granda cirklo— por faciligi la venkon super la centrifuga forto k la defluon de la surfacakvo).
Laŭ Francisko Azorín Deklivo estas Angulo de vojo, tereno kun nivellinio.[2] Kaj li indikas etimologion el la latina declivis, el de + clivis (de + klino). Li aldonas teknikajn terminojn kiel laŭlonga deklivo, laŭlarĝa deklivo, transversa deklivo.[3]
Notoj
redakti- ↑ PIV[1] Alirita la 7an de Decembro 2017.
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 47.
- ↑ Azorín, samloke.