¡Cu-Cut! incidento

La ¡Cu-Cut! incidento, konata ankaŭ kiel La Cuartelada (Kazernaĵo), estis atako fare de hispanaj oficiroj kontraŭ la redakcio de la kataluna satira revuo ¡Cu-Cut! en Barcelono la 25-an de novembro 1905 responde al la publikigo de satira bildstrio mokanta la hispanan militistaron.[1][2]

Antaŭaj faktoj redakti

 
Bildstrio trovita en numero 204.

La anoj de la Hispana Armeo estis ofta celo de la redaktistoj de ¡Cu-Cut! ĉar la Hispana Armeo fariĝis malmoderna kaj difektita institucio. Krome, sento regis en Barcelono kiu rigardis la Hispanan Armeon kiel la brakon de centra kaj subprema registaro. Generalo Valeriano Weyler kaj la rolo de la Hispana Armeo en la dolora malvenko en Kubo estis oftaj temoj de la revuo.[3]

La bildstrio trovita en numero N-o 204 redakti

La 12-an de novembro 1905 komunumaj balotoj en Barcelono estis sukceso por la Lliga Regionalista, katalunisma politika partio al kiu ¡Cu-Cut! estis aliĝinta. Ses tagojn poste, la Lliga organizis festan vespermanĝon ĉe la konstruaĵo Frontón Condal. Tion ne ŝatis rivalaj Lerroux-istaj Respublikanoj. Ĉe la fino de la vespermanĝo, batalo rezultiĝis inter du grupoj de homoj de la kontraŭstaraj politikaj partioj kio rezultigis kelkajn vunditojn.[4]

¡Cu-Cut! Temo n-ro 204, publikigota la 23-an de novembro 1905, prezentis satiran bildstrion desegnitan de Joan Junceda titolitan kun ŝerco kiu referencis la konfrontiĝon inter katalunistoj kaj lerroux-istoj kaj ridindigis la lastatempajn armeajn malvenkojn de la hispana armeo. La bildstrio, "Ĉe la Frontón Condal", prezentis du virojn konversaciante. Unu viro diras: "Kion oni festas ĉi tie, kun tiom da homoj?" La aliaj respondas, "La Bankedo de Venko". La viro demandanta tiam diras, "Pri venko? Ho bone, ili devas esti kamparanoj".

Laŭ ĵurnalo La Vanguardia, je la 9:30 p.m. la 25-an de novembro, ĉirkaŭ 300 oficiroj de la barcelona garnizono kolektiĝis en Plaça Real (placo Real), direktiĝis al la ¡Cu-Cut! redakcio, detruis kaj ekbruligis ĝin. Tio estis ĉe la gazetaro kaj biblioteko Bagunyà sur la strato Avinyó, kie estis la redakcioj de la porinfana revuo En Patufet kaj la gazeto La Veu de Catalunya.[5]

Reagoj redakti

Sekvante la atakon, la registaro suspendis la publikigon de la revuo. La sekva numero, n-ro 205, estis publikigita nur la 28-an de aprilo 1906. Dum tiu ĉi tempo, la ¡Cu-Cut! redaktisto, Josep Baguñà, provis daŭrigi la publikigon de la revuo sub malsama nomo. Baguñà uzis Garba, revuon pri arto kaj literaturo redaktita de Joan Maragall, Víctor Català kaj Josep Pijoan por pluigi ¡Cu-Cut! materialon. Garba n-ro 11 havis malsaman formaton kaj inkludis kelkajn sekciojn kun enhavo preskaŭ identa al ¡Cu-Cut!. Tion rimarkis la guberniestro de Barcelono, kiu tuj suspendis ankaŭ tiun revuon.[3]

Kvankam la atako kaŭzis la kreadon de Solidaritat Catalana, politika koalicio en Katalunio, ĝi ekbruligis senton de solidareco kun la atakantoj en la cetero de Hispanio. Tamen, la registaro de prezidanto Eugenio Montero Ríos decidis puni la atakantojn antaŭ la krizo. La opozicio de reĝo Alfonso la 13-a al tiu iniciato kaŭzis la eksiĝon de Ríos. Li estis sukcedita fare de Segismundo Moret, kiu suspendis la konstituciajn garantiojn en Barcelono kaj, kune kun la ministro Álvaro de Figueroa y Torres, efektivigis la Leĝon de Jurisdikcioj, kiu favoris la militistaron.

Katalunismo kaj hispana militistaro redakti

Rilatoj inter la hispana militistaro kaj katalunismo estis profunde negativaj. En majo 1905, la por-kataluna sendependec-ĵurnalo La Tralla publikigis specialan numeron festantan la sendependecon de Kubo por kiu la direktoro de la ĵurnalo, Josep Maria Folch i Torres, kune kun tri redaktistoj, estis procesigitaj.

Aŭtoroj asertis, ke la ¡Cu-Cut! incidento markis la revenon de militarismo en hispana politiko post periodo de civilregado. La atako kontraŭ ¡Cu-Cut! atestis la revenon de la militistaro kiel premgrupo en la politika sfero. En tiu okazo, ĝi agis kontraŭ tio, kion ĝi konsideris kiel separisma minaco kiu estis troe tolerita fare de la registaro, laŭ multaj oficiroj tiutempe.[6]

Referencoj redakti

  1. (oktobro 2012) “El cavaller de l'ideal”, Sàpiens (ca) (121), p. 22–28. 
  2. Mata, Jordi (17-a de oktobro 2005). “Quan riure fa nosa”, El Triangle (749), p. 36–37. 
  3. 3,0 3,1 Capdevila, Jaume. Cu-cut! Sàtira política en temps trasbalsats: 1902-2012 (katalune).
  4. Santolaria, Francesc. El Banquet de la Victòria i els Fets de ¡Cu-Cut! (katalune). Meteora. ISBN 84-95623-38-2.
  5. "Graves sucesos de anoche", 26-a de novembro 1905, paĝo 2. Kontrolita 10a de Julio 2020. (hispane)
  6. Balcells, Albert. (2006) “La solidaritat catalana-44”, Història de Catalunya, ‑a eldono (katalune), p. 1258. ISBN 84-9930-223-8.

Literaturo redakti

  • Casassas i Ymbert, Jordi; Colomines, Agustí; Gonzalez Calleja, Eduard; Santolaria, Francesc. Els fets del Cu-Cut!: taula rodona organitzada pel Centre d'Història Contemporània de Catalunya el 24 de novembre de 2005. Generalitat de Catalunya, Centre d'Història Contemporània de Catalunya, 2006. (ISBN 978-84-393-7306-3) (katalune)
  • Santolaria Torres, Francesc. El Banquet de la Victòria i els fets de ¡Cu-Cut! Cent anys de l'esclat catalanista de 1905. Meteora, 2005. (ISBN 978-84-95623-38-6). (katalune)
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo ¡Cu-Cut! incident en la angla Vikipedio.