Ádám Kendeffy
Grafo Ádám Kendeffy [kendefi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kendeffy Ádám estis transilvaniana hungara aristokrato, politikisto, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis malomvízi, lia konata filino estis Katinka Kendeffy.
Ádám Kendeffy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 4-an de januaro 1795 en nekonata valoro |
Morto | la 12-an de februaro 1834 en Kolozsvár |
Tombo | Tombejo Házsongárd |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Katinka Kendeffy |
Okupo | |
Okupo | politika aktivisto |
Ádám Kendeffy[1] naskiĝis la 4-an de januaro 1795 en nekonata loko, li mortis la 12-an de februaro 1834 en Kolozsvár (Transilvanio, Aŭstra Imperio, nuntempa Cluj en Rumanio).
Biografio
redaktiÁdám Kendeffy apartenis al tiuj aristokratoj, kiuj apogis la reforman movadon kune kun Miklós Wesselényi. En la familia bieno li uzis la tiutempe modernajn maŝinojn. En 1824 li establis skerman klubon, en 1833 kazinon por sociaj kunvenoj kaj amuzaĵoj (ambaŭ en Kolozsvár). Li edziĝis dufoje pro vidviĝo, la dua edzino naskis 2 filinojn en 1828 kaj 1830.