ÁRVAY Árpád (a:rvai) estis hungara redaktoro, verkisto naskita en Satmaro la 1-an de aprilo 1902 kaj mortinta en Bukareŝto la 9-an de septembro 1985. Li estis la edzo de Jolán Lőrinczy, patro de kemiisto Zsolt Árvay.

Kariero redakti

Árvay Árpád studis juron kaj li fariĝis ĵurnalisto de Magyar Szó (1930), poste redaktoro de Magyar Kurír, Erdélyi Magyar Szó, Magyar Hírlap, Új Magyar Szó (1930-37), ĉefredaktoro de Néplap de Oradea. Inter 1941 kaj 1944 li estis ĉefredaktoro de gazeto kaj publisto de Estilap same en Oradea.

Verkoj redakti

  • Regösök útjáná (poemoj, Nv. 1931);
  • Jumbó nem felejt (porjunulara romano, 1970);
  • Elődök példája. Múlt századi művészek a magyar-román kapcsolatok elmélyítéséért (1973. Rumane en traduko de Gelu Păteanu, kun antaŭparolo de Ion Bănuţa, 1975);
  • Szélsodorta falevél (biografia romano pri pentristo Károly Szathmári Pap, 1973. Rumane Pictorul peregrin, en traduko de Constantin Olariu, 1977).

Fonto redakti