Élodie Frégé

franca kantistino

Élodie FRÉGÉ [elodi freĵe] (naskiĝis la  15-an de februaro 1982(nun 1982-02-15) en Cosne-Cours-sur-Loire (Nièvre)) estas franca kantistino, gajninto de "Star Academy 3".

Élodie Frégé
Bazaj informoj
Naskonomo Élodie Wanda Frégé
Naskiĝo 15-an de februaro 1982 (1982-02-15) (42-jaraĝa)
en Cosne-Cours-sur-Loire, Nièvre,  Francio
Deveno Cosne-Cours-sur-Loire, Nièvre, Francio
Profesio Kantistino
Retejo http://elodiefrege.artistes.universalmusic.fr
Persona informo
Naskonomo Élodie Wanda Frégé
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo kantaŭtoro • reality television participant • filmaktoro
TTT
Retejo http://elodiefrege.artistes.universalmusic.fr/
vdr

Biografio redakti

Élodie (ankaŭ skribebla Elodie) ekdancas kiam ŝi estas 5-jara kaj eniras danc-lernejon de Guy Tel kiam ŝi estas 12-jara. Kelkajn jarojn poste ŝi akiras gitar-diplomon. Kiam ŝia danc-profesoro unuafoje aŭdas ŝin kanti, li dungas ŝin por kanti en la jara son-luma spektaklo de la urbo: Nuits du Vieux Château (Noktoj de la Malnova Kastelo). Ŝi sukcese akiras bakalaŭran diplomon en 2000 kaj vizitas fakultaton pri angla lingvo la sekvantan jaron sed rapide elektas ion alian: scenejon.

La 20-an de decembro 2003, ŝi fariĝas gajnanto de la tria franca "Star Academy" kaj partigas sian monpremion kun Michal, malgajninto de la finalo. La 30-an de marto 2004, Ŝi gajnas la "World Best" (internacia Star Academy) en Cannes. Ŝi ankaŭ estas laŭreato 2005 de la Trofeo "Les Ailes de l'Expérience" ("Flugiloj de Sperto") atribuita de Akademio de Mâcon.

Ŝia unua albumo aperas dum printempo 2004. Kvankam ĝi rekte iras al la kvara rango de vendoj de albumoj, ĝi restas for de la vendoj de antaŭaj laŭreatoj de "Star Academy" (ĉefe Nolwenn Leroy). Same, ŝia unua unuopa disko De l'eau ne distingiĝas disde aliaj unuopaj diskoj de malgajnintoj de ŝia sesio (ekzemple, A l'anglaise de PatxiRoxanne de Sofia Essaïdi). Dum somero, ŝia duopo kun Michal, Viens jusqu'à moi, ĝuas pli grandan sukceson (TOP 8 dum pluraj semajnoj). Titolo tamen estas eltirita, Je te dis non, kies muzikvideo estas realizita de Catherine Breillat, sen influi ties vendojn.

La albumo vendiĝos en pli ol 250,000 ekzempleroj, kio estas for de la fiasko anoncita de la tiamaj amaskomunikiloj kaj finfine vendiĝos pli multe ol tiuj de la du postaj gajnantoj de sesioj 4 kaj 5.

Dum somero 2006, Élodie Frégé denove aŭdiĝas per radio, dank'al La ceinture, verkita kaj komponita de Benjamin Biolay. Li ankaŭ estas verkisto-komponisto (kune kun Élodie) de albumo kiu aperos en septembro, Le jeu des sept erreurs, kiu aliflanke inkluzivas rekanton de Serge Gainsbourg kaj tekston de Jacques Lanzmann.

Diskaro redakti

Albumoj redakti

  • 2004: "Elodie Frégé"
  • 2006: "Le Jeu Des 7 Erreurs"
  • 2010: "La Fille de l'après-midi"

Unuopaĵoj redakti

El: "Elodie Frégé" redakti

El: "Le Jeu Des 7 Erreurs" redakti

  • La Ceinture

Vidu ankaŭ redakti

  • Michal, malgajninto de "Star Academy 3"

Eksteraj ligiloj redakti