Ĉaguanas (loka nomo: Chaguanas) estas urbego en la okcident-centra parto de Trinidado kaj Tobago. Kun pli ol 83 000 loĝantoj (2011)[1] (plejparte hinddevenaj), ĝi estas la plej rapide kreskanta urbego en Trinidado kaj Tobago[2]. Kiel Borough ĝi formas sendependan administran enton. Ĝi estas la plej granda urbo en la insula ŝtato laŭ nombro de loĝantoj. Ĝi estas centro de komerco.

Ĉaguanas
borough • regional corporation or municipality of Trinidad and Tobago • plej granda urbo
Administrado
Poŝtkodo 120110
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 83 489  (2011) [+]
Loĝdenso 3 625 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 31′ N, 61° 24′ U (mapo)10.514444444444-61.4075Koordinatoj: 10° 31′ N, 61° 24′ U (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 23,03 km² (2 303 ha) [+]
Horzono atlantika horzono de Nordameriko (UTC-4) [+]
Ĉaguanas (Trinidado kaj Tobago)
Ĉaguanas (Trinidado kaj Tobago)
DEC
Ĉaguanas
Ĉaguanas
Situo de Ĉaguanas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chaguanas [+]
vdr

Etimologio redakti

La nomo "Ĉaguanas" estis donita al la areo fare de hispanaj koloniistoj, sed ĝi iras reen al la "ĉaguan", indiana tribo kiu vivis en la regiono en antaŭkolumbaj tempoj[3].

Situo redakti

Ĉaguanas situas en la centro de Trinidado, proksimume 18 kilometroj (11 mejloj) sude de la ĉefurbo Portospeno (Port of Spain). La urbego formale troviĝas ĉirkaŭ la Golfo Paria, sed estas apartigita de ĝi per neloĝata strio sude de la Marĉo Karoni, je larĝeco de proksimume unu kilometro. Geografie, la urba areo situas sur la okcidenta rando de la ebenaĵo Karoni, malalta ebenaĵo kiu kuras tra duono de la insulo en okcident-orientan direkton kaj estas limigita fare de la Norda Montaro kaj la Centra Montaro. La riveroj Cunupia kaj Caparo rekte fluas tra Ĉaguanas al la Golfo kaj longe formis la nordajn kaj sudajn limojn de la urbego.

Transportado redakti

Surbaze de la origino de la urbo kiel vilaĝo kaj ĝia ĝenerale neplanita rapida kresko en la plej grandan urbon de la lando (laŭ nombro de loĝangoj), Ĉaguanas estas daŭre luktas kun trafikaj problemoj malgraŭ multaj provoj de alternativaj skemoj por mastrumi la trafikon. Tiu trafikŝtopiĝo nun estas konsiderita minacon al estonta kresko de la urbego.

Historio redakti

Ĉaguanas estis fondita en 1797. Longe ĝi estis negrava urbo; rapida kresko komenciĝis en la 1980-aj jaroj. En 1990, la urbego ricevis la statuson de aŭtonoma municipo (antaŭ tio ĝi estis parto de la distrikto de Caroni). De 1880 ĝis meze de la 20-a jarcento, Ĉaguanas estis ligita al la tiama ekzistanta fervoja reto en Trinidado, specife al la fervoja linio inter Port of Spain kaj Rio Claro, kiu donis al la grandurbo alian ekonomian kreskon.

Ĝis la malfruaj 1980-aj jaroj, Chaguanas estis urbeto kun malpli ol 10 000 loĝantoj. Tiam, tamen, ekis rapida kresko. Unuflanke, komenciĝis la konstruado de pluraj komercaj centroj, per kiuj Ĉaguanas prezentis sin kiel la komerca centro de la insulo, bildo kiu postvivas ĝis hodiaŭ. Aliflanke, la konstrua tero en Ĉaguanas estis malmultekosta, kio igis la grandurbon alloga vivloko por por loĝantoj de Port of Spain kaj San-Fernando. Statistikoj montras, ke la rapida kresko de Ĉaguanas plejparte respondas al malkreskanta loĝantaro en Port of Spain kaj San-Fernando.

Kulturo redakti

Ĉaguanas estis centro por la hind-trinidada kaj tobago-kulturo, kaj eĉ pli larĝe por la hind-kariba kulturo.

Famuloj redakti

Referencoj redakti

  1. (angla) Censo de 2011
  2. (angla) Chaguanas, Trinidad’s fastest growing town, RaymondAndPierre.com
  3. (angla) V. S. Naipaul – Nobel Lecture, Nobelprize.org