La Golfo Paria estas 7800 km² neprofunda interna maro inter la insulo Trinidado (Respubliko Trinidado kaj Tobago) kaj la orienta marbordo de Venezuelo. Tiu ŝirmita akvareo estas konsiderata unu el plej bonaj naturaj havenoj en la marbordoj de Atlantiko en Ameriko. Ĝi estis origine nomita Golfo de la Ballena (Balengolfo) fare de Kristoforo Kolumbo, sed la balenĉasado kaj ties industrio en la 19a jarcento formortigis balenojn el la areo kaj ties populacioj neniam rekuperiĝis. Kartografiaj fontoj de la fino de la 18a jarcento ripete aludas al la golfo kiel Golfo Triste (Trista Golfo).[1]

Golfo Paria
golfeto [+]

AkvejoAtlantiko
Koordinatoj10° 23′ 0″ N, 62° 21′ 0″ U (mapo)10.383333333333-62.35Koordinatoj: 10° 23′ 0″ N, 62° 21′ 0″ U (mapo)

Golfo Paria (Trinidado kaj Tobago)
Golfo Paria (Trinidado kaj Tobago)
DEC
Golfo Paria
Golfo Paria

Golfo Paria (Venezuelo)
Golfo Paria (Venezuelo)
DEC
Golfo Paria
Golfo Paria

Golfo Paria (Atlantika oceano)
Golfo Paria (Atlantika oceano)
DEC
Golfo Paria
Golfo Paria
Map
Golfo Paria
Vikimedia Komunejo:  Gulf of Paria [+]
vdr
Panorama rigardo al la Golfo de Paria rigarde sudorienten

La Golfo Paria estas konektita al la Kariba Maro norde tra Bocas del Dragón (aŭ Draka Buŝo) inter la Paria Duoninsulo de Venezuelo kaj la Ĉaguarama Duoninsulo, kaj tra la Kolumba Markolo sude tra Boca del Serpiente (Serpenta Buŝo) inter Cedra Duoninsulo kaj la Orinoka Delto.

La Golfo Paria estas saleca kareo - dum pluvsezono ties saleco estas sub 23 ppm (partoj por milo). La etendaj mangrovoj laŭlonge de la venezuelaj kaj trinidadaj marbordoj estas gravaj naturaj habitatoj kaj probable ludas ŝlosilan rolon por la regionaj fiŝkaptejoj. La Golfo mem estas grava fiŝkaptejo. Ĉefaj havenoj estas tiuj de Portospeno kaj de Point Lisas en Trinidado kaj de Pedernales en Venezuelo.

Referencoj redakti

Notoj redakti

  1. Mapa de la ysla de Trinidad. Archivo General de Indias. Unidad: Mapas y Planos. Signatura: MP-VENEZUELA, 185.Portal de Archivos Españoles

10° 23′ N 62° 21′ U / 10.383 °N, 62.350 °U / 10.383; -62.350 (mapo)