Ĉaka noturo
La Ĉaka noturo (Nothura chacoensis) estas birdospecio el la familio de Tinamedoj komune troviĝanta en arbustaroj[2] en Argentino kaj Paragvajo.[3]
Ĉaka noturo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Nothura chacoensis (Conover, 1937)[1] | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto
redaktiLa Ĉaka noturo estas proksimume 24 cm longa. Tiu specio estas simila al la Makulnoturo sed pli pala kaj pli sablokolora ĝenerale.
Teritorio kaj habitato
redaktiLa Ĉaka noturo loĝas en subtropikaj kaj tropikaj arbustaroj ĝis 500 m de altitudo.[2] Tiu specio estas indiĝena de Granda Ĉako de nordokcidenta Paragvajo kaj nordcentra Argentino en Sudameriko.[3]
Taksonomio
redaktiLa Ĉaka noturo estas monotipa specio.[3] Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[4]
Konservado
redaktiLa IUCN klasigas tiun tinamon kiel Malplej Zorgiga,[5] kun loĝa teritorio de 110,000 km².[2]
Notoj
redakti- ↑ 1867, S. (2008)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 BirdLife International (2008)(a)
- ↑ 3,0 3,1 3,2 Clements, J. (2007)
- ↑ Davies, S. J. J. F. (2003)
- ↑ BirdLife International (2012). Nothura chacoensis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
Referencoj
redakti- BirdLife International (2008(a)). "Chaco Nothura - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 12 Feb 2009.
- Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Genus Nothura". Project: The Taxonomicon. Konsultita 12 Feb 2009.
- Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
- Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.