Ĉambro de Deputitoj de Meksiko
La Ĉambro de Deputitoj de Meksiko (hispane Cámara de Diputados) estas unu el du partoj de la duĉambra parlamento de la amerika ŝtato Meksiko - la alia parto estas la Senato de Meksiko. Kune la du ĉambroj nomatas la "Nacia Kongreso de Meksiko".
Ĉambro de Deputitoj de Meksiko | ||
---|---|---|
Sidejo | Palacio Legislativo de San Lázaro, Meksiko | |
Retejo | Oficiala retejo | |
En la Ĉambron de Deputitoj per ĝenerala baloto elektiĝas 500 deputitoj por ofictempo de po kvar jaroj - 300 deputitoj elektiĝas por reprezenti po balotan distrikton, kaj aldonaj 200 elektiĝas laŭ proporcia balotsistemo el listoj de politikaj partioj . La parlamentejo situas en la nacia ĉefurbo Meksik-urbo.
La lastaj parlamentaj balotoj okazis la 9-an de julio 2009.