La Ĉarto de Bruselo estis internacia peticio redaktita de nombro de ne-ŝtataj organizoj kiuj havis komune ke ili luktas por pli bonaj vivkondiĉoj sur la tero.  La Ĉarto estis prezentita al la Eŭropa Parlamento la 30-an de januaro 2014. Ĝi koncentris la agadon precipe sur la jura kampo.

Celo redakti

La Ĉarto de Bruselo proponis progresivan tripaŝan alproksimiĝon: subteno al morala tribunalo por levi la publikan konscion pri krimoj kontraŭ la naturmedio, la starigon de Eŭropa Puna Tribunalo pri medio kaj sano kaj la kreadon de Internacia Puna Kortumo pri medio kaj sano[1].

Historio redakti

La Ĉarto estis prezentita al la Eŭropa Parlamento la 30-an de januaro 2014.

Ĝi demandis ke la krimoj kontraŭ la vivmedio estu rekonataj de la internacia juro analoge al la krimoj kontraŭ la homaro, kaj sekve povas enteni sankciojn por la ŝtatoj, la entreprenoj aŭ la personoj kiuj faras tiajn krimojn.

Ĝi supozas la ekziston de neredukteblaj fundamentaj rajtoj al la rajtoj jam proklamitaj kaj luktas por ilia rekono.

Eksteraj ligiloj redakti

(angla, franca, germana) www.endecocide.org

Referencoj redakti

  1. Ĉarto de Bruselo, Ipernity, la 29-an de julio 2014