Ĉeĥio en la Somera Olimpiko 2012

sporta delegacio

La ĉeĥa teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2012 en Londono havis 133 sportistojn. Ili partoprenis en 19 fakoj. Flagtenanto de la ĉeĥa teamo estis Petr Koukal[1] dum la malferma ceremonio respektive Barbora Špotáková dum la ferma. La sportistoj atingis 4 orajn, 3 arĝentajn kaj 4 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 19-an rangon. Kunordigis la teamon la Ĉeĥa Olimpika Komitato.

Ĉeĥio en la Somera Olimpiko 2012
Somera Olimpiko 2012 en Londono
Flagtenanto:  Petr Koukal[1] (malfermo)
Barbora Špotáková (fermo)
Sportistoj 133 en 19 fakoj
Medaloj
rango: 19
Oro
4
Arĝento
3
Bronzo
4
Sume
11
vdr

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

 
Roman Kreuziger and Jan Bárta en helbluaj vestaĵoj antaŭ la konkuranoj en strata konkuro de biciklado