Ĉefpoŝtejo de Essen

Domo de la ĉefpoŝtejo en Essen

La domo de la ĉefpoŝtejo de Essen troviĝas en la urbocentro de Essen ĉe la Hache-Strato, sur angulo de Willy-Brandt-Placo kaj oblikve al la ĉefa stacidomo. Ĝi estas surlistigita en la monumentolisto de la urbo Essen.

HistorioRedakti

Antaŭa domo (1903–1932)Redakti

La malnova poŝtoficejo estis konstruata en la jaroj 1900 ĝis 1903 laŭ vilhelminisma eklektikismo kun angulturo. La rapida kresko de la urba loĝantaro komence de la 20-a jarcento, ĉefe pro la almigrado de laboristoj por la minekspluato kaj la ŝtalindustrio de Krupp, kaŭzis, ke la domo ne plu sufiĉis al la bezonoj. Sekve la poŝtadministrado je Duseldorfo decidis komence de la 1920-aj jaroj novkonstruon. En 1932, kiam komenciĝis la lasta konstrufazo, oni malkonstruis la malnovan poŝtejon.

Nuna ĉefpoŝtejoRedakti

La nuna ĉefpoŝtejo staras proksimume ok respektive dek kvar metrojn metita malantaŭen kompare kun sia antaŭa konstruaĵo. Tiel ekestis, vidate ekde la ĉefa stacidomo, pompa enirkampo en la urbocentron, kiu ekde 1994 nomiĝas Willy-Brandt-Placo kaj nur ekde tiam estas piedira zono. Vidavide de la ĉefpoŝtejo trans ĉi tiu placo staras Hotelo Handelshof en la oriento. La poŝtodomo ekestis proksimume en la jaroj 1924 ĝis 1933 en apartaj konstrufazoj. La arĥitekto Architekten Hoeltz planis ĝin kun fasado el brikaj kaj kalkaj ŝtonoj kiel kontrasto al la borso, la nuna Haus der Technik. La enveturejon al la strato An der Reichsbank, kiu kondukas en la malnovan bankokvartalon, surpontas premita pintarko.

La stilo de la unuaj du konstrufazoj kun brikŝtona fasado jam tiam estis kritikata kiel ne plu aktuala. Post tio arĥitekto Lindemann planis en la jaroj 1930 kaj 1931 la trian konstrusekcion laŭ la stilo de la nova objektivismo kun fasado el prilaboritaj muŝelkalko-ŝtonoj, kiu fermis la longecan alon ĉe Hachestraße al la nuna Willy-Brandt-Placo kaj malfermiĝis januaron de 1933. La tuta domaro estis grave difektata dum la Dua Mondmilito kaj poste riparata. La domo estas monumentprotektata ekde 1988, tial ĝis somero de 2009 oni riparis ĉiujn proksimume 440 lignokadrajn fenestrojn.

LiteraturoRedakti

  • Essener Allgemeine Zeitung de la 10-a de aprilo 1931
  • Sigrid Watzlawik: Visionen in Stein. Modernes Bauen in Essen 1910–1930. Nobel / Verlagsgruppe Beleke, Essen 1998, ISBN 3-922785-49-2.

Eksteraj ligilojRedakti

51.45217.0126