Hotelo Handelshof
Hotelo Handelshof estas renoma historia hotelo en la urbocentro de Essen. La sesetaĝa domo konstruita el ŝtalbetono estas protektata monumento ekde 1985. Ĝi troviĝas ĉe Willy-Brandt-Plaĉo kontraŭ la ĉefa stacidomo, je la komenciĝo de la aĉetumstrato Kettwiger Straße, kie komenciĝas la piedira zono de la urbocentro. Tion idikante staras sur la tegmento de la domo la devizo inter du blazonoj de Essen Essen - die Einkaufsstadt (Essen – la aĉetumurbo).
HistorioRedakti
Sur la loko de Handelshof en la mezepoko staris turo de la remparo de Essen malkonstruata en la 19-a jarcento. Fine de tiu jarcento tie troviĝis la hotelo Zum Adler ĉe la Riveretostrato, kiu pasis tie. La domon de Handelshof planis kaj konstruigis inter 1911 kaj 1912 la arĥitektoj Carl Moritz kaj Werner Stahl el Kolonjo. La hotelo malfermiĝis en 1913. Tiutempe en la proksimume 350 ĉambroj de la domo troviĝis krom la hotelo ankaŭ du restoracioj, kafejo, sukeraĵejo, kinejo same kiel pluraj vendejoj kaj oficejoj. Ĝin estris je la komenco la gepatroj de aktoro Heinz Rühmann naskiĝinta en Essen. Ŝildo sur la fasado memorigas pri tio.
En 1929 okazis brulego en la hotelo. Okaze de vizito de Mussolini je akompano de Hitler en Essen 1937 oni pendigis devizobendon kun la teksto Bonvenon en la Armoforĝejo de la Regno ĉe la hotelon. Dum la Dua Mondmilito aliancanaj bombatakoj grave difektis la domon, sed tiun ĉi oni riparis – male al multaj aliaj militdifektitaj – post 1945 sen gravaj ŝanĝoj. Nun la svisa restoracio-filiaro Mövenpick tenas Hotelon Handelshof.
Eksteraj ligilojRedakti
- Retpaĝo de la hotelo Arkivigite je 2014-03-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Raporto pri la vizito de Mussolini kun foto de flagornamita Handelshofes Arkivigite je 2012-09-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Foto de la brulego de 1929 Arkivigite je 2014-12-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Konstrua monumento Hotelo Handelshof Arkivigite je 2014-03-18 per la retarkivo Wayback Machine