Ĉenkomplekso

entjergrada objekto en Abel-a kategorio kun nulkvadrata endomorfio de grado −1
(Alidirektita el Ĉena komplekso)

Je matematiko, ĉenkomplekso estas ĉeno da moduloj, kunligita per vico da linearaj bildigoj (la diferencialoj), kies apudparaj komponaĵoj estas nul.

Difino redakti

Se   estas komuta ringo, do ĉenkomplekso super     konsistas el la jena dateno:

  • Por ĉiu entjero  , modulo   super  . Tiu estas la komponanto de grado   de la ĉenkomplekso.
  • Por ĉiu entjero  , lineara bildigo (modula homomorfio)  . Tiu estas la diferencialo de la ĉenkomplekso.

La dateno devas plenumi la jenan aksiomon:

  • (nulkvadrateco de diferencialo) Por ĉiu entjero  ,  .

Elemento de   nomiĝas ĉeno de grado  , aŭ  -ĉeno.

Simile, koĉenkomplekso super     konsistas el la jena dateno:

  • Por ĉiu entjero  , modulo   super  . Tiu estas la komponanto de grado   de la ĉenkomplekso.
  • Por ĉiu entjero  , lineara bildigo (modula homomorfio)  . Tiu estas la diferencialo de la ĉenkomplekso.

La dateno devas plenumi la jenan aksiomon:

  • (nulkvadrateco de diferencialo) Por ĉiu entjero  ,  .

Elemento de   nomiĝas koĉeno de grado  , aŭ  -koĉeno.

La konceptoj de ĉenkompleksoj kaj koĉenkompleksoj estas esence ekvivalentaj; la nura diferenco estas la mala numerado de la komponantoj. Oni elektas unu el ka du ebloj tiel ke la grado kongruas kun alia, "natura" grado. Ekzemple, en singulara homologio, la grado de la ĉenkomplekso akordas kun la dimensio de la simpleksoj; en kohomologio de de Rham, la grado de la koĉenkomplekso akordas kun la grado de la diferencialaj formoj, kiuj estas la koĉenoj.

Ordinare, indicoj de ĉenkompleksoj estas subaj, dum tiuj de la koĉenkompleksoj estas supraj.

Homologio redakti

La homologio de ĉenkomplekso   estas la jena ĉenkomplekso  .

  • La komponanto   estas la kvocienta modulo  , en kiu   estas la kerno de  , kaj   estas la bildo de  .
  • Ĉiuj diferencialoj estas nul.

Analoge, la kohomologio de koĉenkomplekso   estas la jena ĉenkomplekso  .

  • La komponanto   estas la kvocienta modulo  , en kiu   estas la kerno de  , kaj   estas la bildo de  .
  • Ĉiuj diferencialoj estas nul.

Eksteraj ligiloj redakti