Ĉereviĉki

Opero de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij

Ĉereviĉki (en rusa: Черевички, en ukrainia: Черевички, Ĉereviĉki, Čerevički, La pantofloj; alternativaj tradukebloj estas La ŝuetoj, La ŝuetoj de la carino, La ŝuetoj de la imperiestrino, La oraj pantofloj, La pantofletoj, La kapricoj de Oksano, kaj Gli stivaletti) estas komedi-fantazia opero en 4 aktoj, 8 scenoj, de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij. Li komponis ĝin en 1885 en Maidanovo, Rusio. La libreton verkis Jakov Polonskij, bazita sur la historio "Kristnaska vespero", parto de la kolekto de 1832 "Vesperoj ĉe farmo apud Dikanka", de Nikolai Gogol. La opero estas revizio de pli frua opero de Ĉajkovskij nome "Vakula la forĝisto". La verkon oni ludis por la unua fojo en 1887 en Moskvo.

Черевички
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Akto Unua redakti

Vidvino Soloĝa helpas la Diablon ŝteli la lunon. Tiu koleras kontraŭ la filo de Soloĥa, forĝisto Vakula, kiu pentris ikonon liamoke, kaj tial li kreas neĝofalon por eviti, ke Vakula renkontiĝu kun sia amatino, Oksana. Tial Soloĥa rajdas al la ĉielo kaj ŝtelas la lunon, dum la patro de Oksana, pastro Ĉub, ne sukcesas trovi la vojon. Oksana solas hejme. Vakula eniras, observas kaj miras ŝin. Kiam Ĉub revenas hejmen, Vakula ne rekonas lin kaj atakas. Tial Oksana forpelas Vakula. La lokaj junuloj kantas kristnaskajn ukrainajn kantojn. Oksana konstatas, ke ŝi ankoraŭ amas Vakula.

Akto Dua redakti

Tri viroj kaj la Diablo kaŝiĝas en sakoj, en la kabano de Soloĥa, post klopodoj altiri ŝin. Vakula forigas la pezajn sakojn, dum tri grupoj de ĥoranoj kverelas. Oksana konvinkas Vakula akiri por ŝi la ŝuetojn de la carino, kiel kondiĉo por la geedziĝo. Ŝi kuras, minacanta memmortigon, kaj lasas du sakojn, kiuj enhavas pastron kaj Ĉub.

Akto Tria redakti

Arbara koboldo avertas la nimfeojn, ke Vakula alvenas cele al memmortigo. La Diablo saltas el la sako de Vakula, kaj celas akiri lian animon kontraŭ akiro de Oksana, sed Vakula anstataŭe supreniras al la dorso de la Diablo kaj devigas tiun porti lin ĝis Sankt-Peterburgo. La Diablo portas Vakula al la kortego de la carino, kaj malaperas trakamene. Vakula kuniĝas al grupo de kosakoj kiuj venas al la carino. Ĥoro kantas laŭde al la carino polonezon. Dum menueto, Vakula petas la ŝuojn de la carino, kion li ricevas ĉar tio estas amuza kaj malofta. La Diablo forportas Vakula, dum startas rusaj kaj kosakaj dancoj.

Akto Kvara redakti

Urba placo, suna mateno de Kristnasko. Soloĥa kaj Oksana kredas, ke Vakula droniĝis kaj ploras. Lokanoj invitas Oksana por Kristnaska festo. Vakula revenas kun la ŝuoj, pardonpetas Ĉub pro la atako, kaj petas edziĝon al Oksana, kiu respondas, ke ŝi amas lin sed ne la ŝuojn. Ĉub alvokas "kobzari" (la violonistojn), kaj ĉiuj festas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Instrumentaro redakti

Fonto: Tchaikovsky Research

  • Kordinstrumentoj: Violonoj I, Violonoj II, Vjoloj, Violonĉeloj, Kontrabasoj
  • Lignoblovo: Flaŭteto, 2 Flutoj, 2 Hobojoj, 2 Klarnetoj (B-flat kaj A), 2 Fagotoj
  • Metalblovo: 4 Kornoj (ĉiuj F), 2 Trumpetoj (F kaj E), 3 Trombonoj, Tjubo
  • Percutado: Timbaloj, Triangulo, Tamburino, Cimbaloj, Bastamburo
  • Aliaj: Harpo

Kelkaj nombroj estis aranĝitaj por voĉo kun piano aŭ por piandueto (kvar manoj) fare de Ĉajkovskij mem en 1885.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cherevichki en la angla Vikipedio.