Ĉina Junulara Esperanto-Asocio

organizaĵo de la esperantistaj junuloj en Ĉinio, landa sekcio de TEJO

Ĉina Junulara Esperanto-Asocio (ĈJEA) estas la organizaĵo kiu oficiale reprezentas la junajn esperantistojn en Ĉinio. Ĝi fondiĝis en 1993 kaj samjare iĝis landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). La asocio estas la junulara sekcio de Ĉina Esperanto-Ligo kaj uzas ties centran oficejon kiel asocia adreso.

Ĉina Junulara Esperanto-Asocio
landa sekcio de TEJO
Komenco 1993 vd
Lando(j) Popola Respubliko Ĉinio vd
vdr

Oficiala organo de la organizaĵo estas asociaj paĝoj en la revuo La Mondo, kiu aperas dekdufoje jare. Ĉina Junulara Esperanto-Asocio okazigas Komunan Seminarion kunlabore kun Korea Esperanto-Junularo kaj Japana Esperanto-Junularo. Laŭ informo de UEA el septembro 2011 la asocio havas 300 membrojn.