La Ĉina fringo (Carduelis sinica) estas malgranda paserina birdo, kiu apartenas al la familio de Fringedoj. La genro Carduelis povus ankoraŭ esti disigita kaj tiukaze la verdaj fringoj estus separataj en sian malnovan genron Chloris denove.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉina fringo
Ĉina fringo
Ĉina fringo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carduelis
Specio: 'C. sinica'
Carduelis sinica
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ĉina fringo MHNT

Ili loĝas en Orienta Azio kaj de tie kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo kie sinica signifas “ĉina”.

Tiu fringo havas grizan kapon kun pli bruna bridovizaĝo, kaj olivecbrunaj bordoj kaj orelareo, tre bruna dorso kaj pli helbrunaj subaj partoj. La flugilplumoj estas nigraj kun blankaj bordoj kaj estas tre rimarkindaj brilflavaj flugilstrioj kaj ankaŭ ŝultromakuloj. La beko estas dika, konusforma kaj tre hela (helroza); la kruroj ruĝecaj. Junuloj estas pli striecaj kaj kun bruneca kapo anstataŭ griza.

Ili nestumas en arboj aŭ arbustoj; la ino demetas 3-5 ovojn.

Origino de verdaj fringoj redakti

Vidu la artikolon de Dezerta fringo.

Literaturo redakti