Lago Ĝamdrok

(Alidirektita el Ĝamdrok Co)

Ĝamdrok, Ĝamdrok Co, Yamdrok (konata ankaŭ kiel Yamdrok YumtsoYamzho Yumco; en tibeta: ཡར་འབྲོག་གཡུ་མཚོ་, laŭ TW: yar-'drog. G’yu-mtsho, en tibeta pinjino: Yamzhog Yumco; en ĉina: 羊卓雍錯; en pinjino: Yángzhuó Yōngcuò, Yángzhuō Yōngcuò) estas nesalakva lago en Tibeto, Ĉinio, kaj unu el la tri plej grandaj sanktaj lakgoj en Tibeto. Ĝi estas ĉirkaŭ 72 km longa. La lago estas ĉirkaŭita de multaj neĝokovritaj montoj kaj estas nutrata de nombraj malgrandaj rojoj. La lago havas elfluan rojon en sia plej fora okcidenta pinto de turkiza koloro.[2]

Lago Ĝamdrok
lago [+]

LandoĈinio

SituoDistrikto Nagarzê, Tibeto
- alteco4 440 m [+]
- koordinatoj28° 56′ 0″ N, 90° 41′ 0″ O (mapo)28.93333333333390.683333333333Koordinatoj: 28° 56′ 0″ N, 90° 41′ 0″ O (mapo) [+]

Akvokolektejo9 940 km² (994 000 ha)
Areo640 km² (64 000 ha) [+]

Lago Ĝamdrok (Tibeto)
Lago Ĝamdrok (Tibeto)
DEC
Lago Ĝamdrok
Lago Ĝamdrok

Lago Ĝamdrok (Ĉinio)
Lago Ĝamdrok (Ĉinio)
DEC
Lago Ĝamdrok
Lago Ĝamdrok
Map
Lago Ĝamdrok
Vikimedia Komunejo:  Yamdrok Lake [+]
vdr
Yamdrok Lake
Vido de la lago Ĝamdrok[1]

Ĉirkaŭ 90 km okcidente de la lago kuŝas la tibeta urbo Gjantce kaj Lasao estas je cent km nordoriente. Laŭ la loka mitologio, la lago Ĝamdrok estas la transformo de diino.

La Ĝamdrok Hidroelektra Stacio estis finkompletigita kaj inaŭgurita en 1996 apud la malgranda vilaĝo Baidi je la okcidenta pinto de la lago. Tiu energistacio estas la plej granda en Tibeto.[3]

28° 56′ N 90° 41′ O / 28.933 °N, 90.683 °O / 28.933; 90.683 (mapo)

Notoj redakti