Ĝerf el Ahmar

Listartikolo en Vikipedio

Ĝerf el Ahmar (arabe الجرف الأحمر), ruĝaj rifoj, estas jun-ŝtonepoka arkeologiejo en Sirio; ĝi situas sur la maldekstra bordo de la meza Eŭfrato, estis loĝata inter 9.600 kaj 8.500 a. K. kaj estas same aĝa kiel la Göbekli Tepe kaj tiel apartenas al la plej malnovaj setlejoj de la neolitiko.

Ĝerf el Ahmar
arkeologia loko [+]
Koordinatoj36° 23′ 0″ N, 38° 10′ 50″ O (mapo)36.3833333338.18055556Koordinatoj: 36° 23′ 0″ N, 38° 10′ 50″ O (mapo)

Ĝerf el Ahmar (Sirio)
Ĝerf el Ahmar (Sirio)
DEC
Ĝerf el Ahmar
Ĝerf el Ahmar

Map
Ĝerf el Ahmar
vdr

Ĝerf el Ahmar situas sur du terholmoj, kiuj disigas malgranda uedo. Unue setlis homoj sur la „orienta altaĵo“, kie troviĝas naŭ konstrutavoloj unu sur la alia. Dum la kvina setliĝo sur la „Orienta altaĵo“, komenciĝis ankaŭ sur la „Okcidenta altaĵo“ kvin konstrutavoloj. Ĝerf el Ahmar estis dum kvin jarcentoj karakterizata de Murejbet-kulturo. La lasta setliĝo de ambaŭ montetoj montras transiran periodon al kulturo de antaŭkeramia neolitiko B. Oni trovis tie armilojn el fajroŝtono, piktogramojn, mesaĝojn en bildoskribo sur malgrandaj ŝtonoj.

Ĝerf el Ahmar montras tipajn karakterizaĵojn de la Murejbet-kulturo: arkitekturo, laboriloj, armiloj el fajroŝtono same kelkaj el rokaĵo. Post detruo de la vilaĝo, ĝi estis ĉiam rekonstruita. Ĉiu elfosa tavolo montras memstaran evoluon, kiuj do montras ekde la 8-a jarmilo a.K. Unuecan strukturon. Unuaj transiroj al agrokulturo estas rimarkeblaj, kion montras restaĵoj de sovaĝa hordeo kaj unugrajno.

Literaturo redakti

  • J. Cauvin: The birth of the Gods and the origins of agriculture, Cambridge 2000.
  • Daniel Stordeur: Organisation de l’espace construit et organisation sociale dans le Néolithique de Jerf el Ahmar (Syrie, Xe-IXe millénaire avant J.-C.) in: Frank Braemer: Habitat et société - actes des rencontres 22/23/24 octobre 1998 - (XIXe Rencontres Internationales d'Archéologie et d'Histoire d'Antibes), APDCA, Antibes 1999, ISBN 2-904110-28-3