Ĝermolisto de hidraŭlikaj servomekanismoj

En tiu ĉi artikolo estas ĝermoj pri hidraŭlikaj servomekanismoj. Movu unufrazajn artikolojn pri la temaro en tiun ĉi paĝon, metante alidirektilon. Se vi volos igi iun ĝermon en apartan artikolon, faru tion per aldono de minimumaj informoj.

D redakti

Dukoordinata servomekanismo estas hidraŭlika servomekanismo kun du regataj reciproke kuplitaj eliraj membroj.

E redakti

Elektra-hidraŭlika servomekanismo estas hidraŭlika servomekanismo , ĉe kiu por transigo kaj prilaboro de regantaj signaloj estas uzataj plejparte elektraj elementoj.

F redakti

Forto-servomekanismo estas hidraŭlika servomekanismo , kies elira grando estas forto aŭ motoro.

H redakti

Hidraŭlika servomekanismo estas hidraŭlika mekanismo kun almenaŭ unu ekstera retrokuplo, reganta elira grando depende de grando enira.

Hidraŭlika-mekanika ŝovmekanismo estas hidraŭlika ŝovmekanismo, al kies elirejo estas konektita ordinara mekanismo.

K redakti

Kombine variigebla hidraŭstatika transmisio estas variigebla transmisio, kies transmisia rilatumo estas ŝanĝebla kaj per regebla pumpilo, kaj per regebla hidraŭlika motoro.

M redakti

Mekanika-hidraŭlika servomekanismo estas hidraŭlika servomekanismo , ĉe kiu por transigo kaj prilaboro de regantaj signaloj estas uzataj mekanikaj elementoj.

N redakti

Nesimetrie regata hidraŭlika servomekanismo estas hidraŭlika servomekanismo , en kiu la reganta fluo de likvo estas kondukata al unu laborspaco de servomotoro.

P redakti

Pneŭmata-hidraŭlika servomekanismo estas hidraŭlika servomekanismo, ĉe kiu por transigo kaj prilaboro de regantaj signaloj estas uzataj plejparte pneŭmataj elementoj.


Pozicia servomekanismo estas hidraŭlika servomekanismo, kies elira grando estas pozicio.


Plurkoordinata servomekanismo estas hidraŭlika servomekanismo kombinita el kelkaj unukoordinataj aŭ dukoordinataj servomekanismoj.

R redakti

Rapideca servomekanismo estas hidraŭlika servomekanismo, kies elira grando estas rapidecomovofrekvenco.

S redakti

Servomekanismo regata per stringado estas hidraŭlika servomekanismo , kies elira grando estas regulata per ŝanĝo de rezistoj kontraŭ movo de likvo.


Simetrie regata hidraŭlika servomekanismo estas hidraŭlika servomekanismo, en kiu la regata fluo de likvo estas kondukata al ambaŭ laborspacoj de servomotoro (ekz. ambaŭflanka hidraŭcilindro, rotacia hidraŭmotoro).

U redakti

Unukoordinata servomekanismo estas hidraŭlika servomekanismo kun unu regata elira membro.

Vidu ankaŭ redakti