Ĝermolisto de hidraŭliko
En tiu ĉi artikolo estas ĝermoj pri hidraŭliko. Movu unufrazajn artikolojn pri hidraŭliko en tiun ĉi paĝon, metante alidirektilon. Se vi volos igi iun ĝermon en apartan artikolon, faru tion per aldono de minimumaj informoj.
ARedakti
AkcelebloRedakti
Akceleblo estas inversa valoro de kontraŭakcela rezisto.
Aksa piŝta hidraŭlika motoroRedakti
Aksa piŝta hidraŭlika motoro estas rotacia hidraŭlika motoro, kies piŝtoj estas paralelaj aŭ klinitaj al la rotaci-akso je angulo malpli granda ol 45°.
Eblas la sekva diferencigo:
- Ĉe aksa piŝta hidraŭlika motoro kun klinita bloko la piŝto-paŝoj determiniĝas per kliniĝo de akso de cilindro-bloko al la akso de movdona ŝafto.
- Ĉe aksa piŝta hidraŭlika motoro kun oblikva disko la piŝto-aŝoj determiniĝas per kliniĝo de disko al la akso de cilindro-bloko.
Akumulilo de likvoRedakti
Akumulilo de likvo estas hidraŭlika elemento, destinita por akumulado de likvo.
Alterna fluoRedakti
Alterna fluo estas fluo, kies direkto cikle ŝanĝiĝas.
ApartigiloRedakti
Apartigilo en senco de hidraŭliko estas purigilo de likvo, en kiu malpuraĵoj estas forigataj per efiko de eksteraj fortoj.
Aŭtomata likvo-distribuoRedakti
Aŭtomata likvo-distribuo estas distribuo de likvo, ĉe kiu la kunigado de laborspaco de hidraŭlikostatika konvertilo kun la premspaco, eventuale kun la forflua spaco, dependas de grandeco de premo en la laborspaco.
BRedakti
Brems-valvoRedakti
Brems-valvo estas regata stringvalvo destinita por reguligo de flu-kvanto forfluanta el la hidraŭlika cilindro por bremsi la movon de ties piŝto.
CRedakti
ĈRedakti
Ĉefa kondukiloRedakti
Ĉefa kondukilo estas kondukilo, tra kiu likvo fluas el pumpilo aŭ akumulilo al hidraŭlika motoro.
DRedakti
Dentrada hidraŭlika motoroRedakti
Dentrada hidraŭlika motoro estas hidraŭlika motoro, kies geometrian volumenon prezentas la spaco inter dentoj de reciproke endentiĝantaj dentradoj kaj la korpo, en kiun la dentradoj estas enmetitaj.
Dinamika rezistoRedakti
Dinamika rezisto estas rezisto kontraŭ transigo de premenergio dum samtempa ŝanĝo de flu-kvanto, enhavanta kombinojn de rezistoj kontraŭmova, kontraŭakcela kaj kontraŭdeforma.
ERedakti
Elira kondukiloRedakti
Elira kondukilo aŭ elflua kondukilo estas kondukilo, tra kiu fluas likvo el cirkvitero.
Enira kondukiloRedakti
Enira kondukilo, Alflua kondukilo estas kondukilo, tra kiu fluas likvo en cirkviteron.
Enmeta hidraŭlika regelementoRedakti
Enmeta hidraŭlika regelemento estas hidraŭlika regelemento konstruita por enmeti ĝin en valvoblokon, en kiu por ĉiu tiuspeca hidraŭlika elemento estas pretaj laŭnormaj boraĵoj. Laŭ cirkvito-skemo ili estas konektitaj per kanaloj.
FRedakti
FiltriloRedakti
Filtrilo estas cirkvitero, per kiu oni malgrandigas enhavon de malpuraĵoj en substanco.
Flu-dividiloRedakti
Flu-dividilo estas regelemento dividanta flu-kvanton en du aŭ plurajn branĉojn preskaŭ sendepende de la premdiferenco.
Flu-karakterizaĵoRedakti
Flu-karakterizaĵo estas evoluo de dependeco de fluo je premdiferenco.
Flu-kvantoRedakti
Flu-kvanto estas kvociento de la volumeno de trafluinta likvo por koncerna tempo.
Flu-rendimentoRedakti
Flu-rendimento estas transigo de flu-kvanto en konstantigita stato.
GRedakti
Gasa hidraŭlika akumuliloRedakti
Gasa hidraŭlika akumulilo estas hidraŭlika akumulilo, en kiu energio estas akumulita en la premita gaso.
Geometria volumenoRedakti
Geometria volumeno estas volumeno de laborspaco de hidraŭlikostatika konvertilo, konforma al unu piŝto-paŝo aŭ rivoluo.
Gravita apartigiloRedakti
Gravita apartigilo estas apartiga purigilo, en kiu malpuraĵoj sedimentas per efikado de gravito.
ĜRedakti
Ĝenerala rendimentoRedakti
Ĝenerala rendimento estas entuta transigo de povumo en konstantigita stato.
HRedakti
Helpa kondukiloRedakti
Helpa kondukilo estas kondukilo servanta por konekti cirkviterojn al la ĉefa kondukilo.
Hidraŭlika akumuliloRedakti
Hidraŭlika akumulilo estas akumulilo de likvo, en kiu la likvo estas sub pli granda ol atmosfera premo, servanta plej ofte por akumulado de la premenergio. Subformo estas membrana hidraŭlika akumulilo, do hidraŭlika akumulilo, en kiu la premo estas transmisiata sur la likvon pere de membrano.
Hidraŭlika cilindroRedakti
Hidraŭlika cilindro (rektlinia hidraŭlika motoro) estas hidraŭlika motoro, kies elira membro moviĝas rektlinie tien kaj reen.
Eblas la sekva diferencigo:
- Ambaŭflanka hidraŭlika cilindro estas hidraŭlika motoro, kies elira membro trairas ambaŭ cilindro-kovrilojn.
- Duaga hidraŭlika cilindro estas hidraŭlika motoro, ĉe kiu la elira membro estas movata pere de alkondukata likvo ambaŭdirekte.
- Hidraŭlika cilindro kun fiksebla piŝto-pozicio estas hidraŭlika motoro, kies eliran membron estas eble fiksi en ĝia pozicio.
- Hidraŭlika cilindro kun unuflanka (ambaŭflanka) amortizado estas hidraŭlika motoro, ĉe kiu movo de elira membro estas en unu aŭ ambaŭ limpozicioj malrapidigata per enkonstruita amortizilo.
- Hidraŭlika cilindro kun ŝanĝebla limpozicio estas hidraŭlika motoro, ĉe kiu estas eble ŝanĝi la limpozicion de elira membro.
- Tandema hidraŭlika cilindro - hidraŭlika motoro konsistanta el du aŭ pluraj hidraŭlikaj cilindroj firme kunigitaj vice kaj samakse unu post la alia.
- Teleskopa hidraŭlika cilindro - hidraŭlika motoro, kies elira membro estas kunmetita el kelkaj membroj aranĝitaj samakse.
- Unuaga hidraŭlika cilindro estas hidraŭlika motoro, ĉe kiu la elira membro estas movata pere de alkondukata likvo nur en unu direkto.
- Unuflanka hidraŭlika cilindro estas hidraŭlika cilindro, kies elira membro trairas nur unu cilindro-kovrilon.
Hidraŭlika cirkvitoRedakti
Hidraŭlika cirkvito estas grupigo de hidraŭlikaj kaj eventuale ankaŭ de aliaj komponentoj, servanta por plenumado de postulataj funkcioj.
Subformoj estas
- fermita hidraŭlika cirkvito, en kiu la ĉefa kvanto de likvo transdoninte la energion revenas en eniran kanalon de pumpilo.
- helpa hidraŭlika cirkvito destinita por plenumi helpajn taskojn (ekz. malvarmigadon, purigadon de likvo, ktp.), kaj
- regata hidraŭlika cirkvito, cirkvito, en kiu estas regebla la premo, la flu-kvanto, aŭ ambaŭ tiuj ĉi parametroj.
Hidraŭlika elementoRedakti
Hidraŭlika elemento aŭ cirkvitero estas baza parto de hidraŭlika cirkvito plenumanta certan taskon dum la transformado kaj transigado de premenergio.
Hidraŭlika ekipaĵoRedakti
Hidraŭlika ekipaĵo estas kelkaj hidraŭlikaj elementoj grupigitaj en memstara kompleto kaj plenumantaj kombinitajn funkciojn.
Hidraŭlika logika elementoRedakti
Hidraŭlika logika elemento estas hidraŭlika elemento servanta por realigi elementan logikan funkcion en la reganta hidraŭlika cirkvito (logika reto).
Eblas la sekva diferencigo:
- Hidraŭlika logika elemento fluida estas hidraŭlika elemento, en kiu estas neniaj moveblaj solidaj konsistaĵoj kaj en kiu estas por realigo de logika funkcio uzata deklinado de la ĉefa likvo-fluo pere de laŭbezone konektataj regantaj flu-radioj en konvene aranĝita kanal-sistemo.
- Hidraŭlika logika elemento mekanika estas hidraŭlika elemento, en kiu estas uzitaj moveblaj solidaj partoj kiel aktivaj membroj.
Hidraŭlika moviloRedakti
Hidraŭlika movilo estas parto de hidraŭlika mekanismo destinita por movdonado al mekanismoj kaj maŝinoj.
Hidraŭlika motoroRedakti
Hidraŭlika motoro aŭ hidraulika-statika motoro (fare de Jan Rybář en 1982 neologisme nomita "hidraŭmotoro") estas motoro funkcianta laŭ principoj de hidraŭliko. Temas pri hidraŭlika-statika konvertilo por transmisii energion de likvo-kolono al solidaj partoj. Ekzemploj estas:
- Hidraŭlika cilindro aŭ rektlinia hidraŭlika motoro
- Padela duonturna hidraŭlika motoro
- Paŝmova hidraŭlika motoro
- Piŝta hidraŭlika motoro kun subformo aksa piŝta hidraŭlika motoro
- Pluraga hidraŭlika motoro
- Rotacia hidraŭlika motoro
- Rulpadela hidraŭlika motoro
- Ŝraŭba hidraŭlika motoro
Hidraŭlika regelemento kun subplatoRedakti
Hidraŭlika regelemento kun subplato estas hidraŭlika regelemento, kies ĉiuj kanaloj eliras el unu ebena faco, per kiu ĝi estas muntita sur subplaton, kies aperturoj kongruas kun la elirejoj de la kanaloj. Al la subplato estas konektitaj ĉiuj necesaj tubkondukiloj.
Hidraŭlika regelemento por bateria muntadoRedakti
Hidraŭlika regelemento por bateria muntado estas hidraŭlika regelemento por bateria muntado.
Hidraŭlika servovalvoRedakti
Hidraŭlika servovalvo estas plurŝtupa hidraŭlika amplifilo.
Hidraŭlika sistemoRedakti
Hidraŭlika sistemo estas grupigo de hidraŭlikaj cirkvitoj.
Hidraŭlike regata hidraŭlikostatika konvertiloRedakti
Hidraŭlike regata hidraŭlikostatika konvertilo estas regebla hidraŭlikostatika konvertilo, kies geometria volumeno estas ŝanĝebla pere de likvo-efikado.
Hidraŭlikostatika moviloRedakti
Hidraŭlikostatika movilo estas hidraŭlika movilo utiliganta plejparte premenergion de likvo.
Hidraŭlika-statika transmisiiloRedakti
Hidraŭlika-statika transmisiilo estas hidraŭlika mekanismo servanta por atingi postulatan movo-frekvencon.
Subformoj estas
- hidraŭlika-statika variigilo, do transmisiilo, ĉe kiu estas pumpilo kaj hidraŭlika motoro, eventuale eĉ pluaj hidraŭlikaj elementoj, aranĝitaj en unu korpon, aŭ kies korpoj estas firme kunigitaj, kaj
- Hidraŭlikostatika transmisiilo kun povum-disbranĉigo, do transmisiilo, en kiu estas unu parto de energio transigata pere de likvo, kaj la alia mekanike inter la firmaj partoj de hidraŭlikostatikaj konvertiloj.
Hidro-Redakti
Hidro- estas scienca prefikso signifanta "hidrogeno en kombinaĵo". La vortero do estas parto de kemiaj terminoj kaj ne miskiĝu kun terminoj pri hidraŭliko.
ĤRedakti
IRedakti
Individua subplatoRedakti
Individua subplato estas subplato destinita por uzo ĉe individue instalota hidraŭlika elemento.
Interna permeabloRedakti
Interna permeablo estas inversa valoro de interna rezisto.
JRedakti
JuntadoRedakti
Juntado estas kunigado de du pecoj tiel, ke ili formu unu funkcikapablan tuton.
JuntenzoRedakti
Juntenzo estas hermetiga materialo junt-age aktiva, ekz. kaŭĉuko, asbesto, fibraĵo k.a. (en hidraŭliko)
ĴRedakti
KRedakti
Kombine regata hidraŭlikostatika konvertiloRedakti
Kombine regata hidraŭlikostatika konvertilo estas regebla hidraŭlikostatika konvertilo, kies geometria volumeno estas ŝanĝebla per du aŭ pli da metodoj, ekz. elektre-hidraŭle k.s.
KondukiloRedakti
Kondukilo estas elemento, servanta por kondukado de fluanta likvo aŭ gaso.
Konstanta hidraŭlikostatika transmisioRedakti
Konstanta hidraŭlikostatika transmisio estas transmisio kun konstanta transmisia rilatumo.
Konstantigita fluoRedakti
Konstantigita fluo estas fluo en konstantigita stato. (Vidu ankaŭ en nekonstantigita fluo.)
Kontinue regata hidraŭlika cirkvitoRedakti
Kontinue regata hidraŭlika cirkvito estas cirkvito regata per kontinua signalo.
Kontraŭakcela rezistoRedakti
Kontraŭakcela rezisto estas propreco de hidraŭlika elemento ŝanĝi premenergion je energio kineta kaj male.
Kontraŭdeforma rezistoRedakti
Kontraŭdeforma rezisto estas propreco de hidraŭlika elemento ŝanĝi premenergion je deforma energio.
Kontraŭmova rezistoRedakti
Kontraŭmova rezisto estas propreco de hidraŭlika elemento ŝanĝi premenergion je varmenergio.
KranvalvoRedakti
Kranvalvo (krano) estas valvo, kies aktiva membro estas konuso aŭ cilindro aŭ globo, kun traflua aperturo. La aktiva membro baras la trafluon per sia turniĝo je angulo 90°.
Kresta valoroRedakti
Kresta valoro estas la plej granda valoro de la grando aperanta dumlabore; ĝia efiko estas tempe limigita.
LRedakti
Labora hidraŭlika cirkvitoRedakti
Labora hidraŭlika cirkvito estas cirkvito destinita por transdonadi premenergion de likvo pere de hidraŭmotoro al maŝino aŭ ekipaĵo.
LaborspacoRedakti
Laborspaco estas limigita spaco en hidraŭlika elemento, en kiu okazas la transformado de energio.
LaborŝovoRedakti
Laborŝovo estas ŝovo realiganta teknologian operacion.
Lamenara filtriloRedakti
Lamenara filtrilo estas traflua filtrilo, en kiu malpuraĵoj estas kaptataj dum trafluo tra mallarĝaj interspacoj en la filtra korpo, konsistanta el maldikaj lamenoj.
LikpermeabloRedakti
Likpermeablo estas inversa valoro de kontraŭlika rezisto.
Likimuna elementoRedakti
Likimuna elemento estas elemento servanta por likimunigo de juntoj pere de sia elasteco aŭ deformeblo. Oni distingas elementojn por likimunigo de moveblaj juntoj (manumoj, likimunigaj ŝaftringoj) kaj de nemoveblaj juntoj (juntringoj kaj diversformaj juntplatoj el juntenzoj).
Linearigita permeabloRedakti
Linearigita permeablo estas inversa valoro de linearigita rezisto.
Linearigita rezistoRedakti
Linearigita rezisto estas rezisto rilatigita al certa punkto de flu-karakteriza kurbo, konforma al tangento de la devia angulo de la tanĝanto tuŝanta la kurbon en la koncerna punkto.
MRedakti
Maksimuma valoroRedakti
Maksimuma valoro estas la plej granda permesita valoro de la grando.
Malfermita hidraŭlika cirkvitoRedakti
Malfermita hidraŭlika cirkvito estas cirkvito, en kiu la ĉefa kvanto de likvo transdoninte la energion revenas en rezervujon.
Mekanika-hidraŭlika servovalvoRedakti
Mekanika-hidraŭlika servovalvo estas servovalvo, kies enira signalo estas mekanika devio.
Mekanike regata direkta valvoRedakti
Mekanike regata direkta valvo estas direkta valvo regata mekanike, ekzemple per kamo.
Movo-frekvencoRedakti
Movo-frekvenco estas rilatumo de flu-kvanto kaj geometria volumeno (vidu geometria volumeno).
NRedakti
Nekonstantigita fluoRedakti
Nekonstantigita fluo estas fluo en transira stato. (Vidu ankaŭ en konstantigita fluo.)
Nekontinue regata hidraŭlika cirkvitoRedakti
Nekontinue regata hidraŭlika cirkvito estas cirkvito regata per interrompata aŭ cifera signalo.
Neregata hidraŭlika cirkvitoRedakti
Neregata hidraŭlika cirkvito estas cirkvito, en kiu nek la premo, nek la flu-kvanto estas regebla.
Nombro de ŝovrapidumojRedakti
Nombro de ŝovrapidumoj estas nombro de elekteblaj ŝovrapidoj.
ORedakti
PRedakti
Padela duonturna hidraŭlika motoroRedakti
Padela duonturna hidraŭlika motoro estas hidraŭlika motoro, kies elira membro povas rotacie moviĝi en amplekso malpli granda ol 180°.
Paŝmova hidraŭlika motoroRedakti
Paŝmova hidraŭlika motoro estas hidraŭlika motoro, kies elira membro moviĝas intermite rektlinie aŭ rotacie.
Pezaĵa hidraŭakumuliloRedakti
Pezaĵa hidraŭakumulilo estas hidraŭlika akumulilo, en kiu energio estas akumulita en formo de potenciala energio de pezaĵo.
Pilotata direkta valvoRedakti
Pilotata direkta valvo estas direkta valvo hidraŭle regata, kunigita kun elektre regata pilotvalvo.
Piŝta hidraŭlika akumuliloRedakti
Piŝta hidraŭlika akumulilo estas hidraŭlika akumulilo, en kiu la premo estas transmisiata sur la likvon pere de piŝto.
Piŝta hidraŭlika motoroRedakti
Piŝta hidraŭlika motoro estas rotacia hidraŭlika motoro, kies geometria volumeno estas formata per relativa moviĝo de piŝtoj en cilindroj.
Pluraga hidraŭlika motoroRedakti
Pluraga hidraŭlika motoro estas piŝta hidraŭlika motoro, kies piŝtoj dum unu rivoluo faras pli ol unu duoblan piŝtopaŝon.
Pneŭmata-hidraŭlika servovalvoRedakti
Pneŭmata-hidraŭlika servovalvo estas servovalvo, kies enira signalo estas premo aŭ premdiferenco de gaso.
Pora filtriloRedakti
Pora filtrilo estas traflua purigilo, en kiu malpuraĵoj estas kaptataj dum trafluo tra pora materialo, ekz. tra enmetaĵo el kunbakita metalpulvoro k.s.
PremdiferencoRedakti
Premdiferenco estas diferenco de premoj en la fludirekto inter du lokoj de la sama kondukilo aŭ hidraŭlika elemento.
Premenergio de likvoRedakti
Premenergio de likvo estas ekvivalento de laboro, kies valoron oni determinas per la produto de flu-kvanto kaj premo de likvo.
Prem-karakterizaĵoRedakti
Prem-karakterizaĵo estas evoluo de dependeco de premo je flu-kvanto.
Prem-rendimentoRedakti
Prem-rendimento estas transigo de premo en konstantigita stato.
Pulsanta fluoRedakti
Pulsanta fluo estas fluo, kies grandeco cikle ŝanĝiĝas.
QRedakti
RRedakti
Radiala piŝta hidraŭlika motoroRedakti
Radiala piŝta hidraŭlika motoro estas hidraŭlika motoro, kies piŝtoj estas perpendiklaj aŭ klinitaj al la rotaci-akso je angulo pli granda ol 45°.
Rulpadela hidraŭlika motoroRedakti
Rulpadela hidraŭlika motoro estas rotacia hidraŭlika motoro, kies geometria volumeno estas formata per statoro, rotoro kaj rotaciaj padeloj devige movataj.
Rapidkupla fitingoRedakti
Rapidkupla fitingo estas elemento ebliganta rapidan kuplon kaj malkuplon de du partoj de kondukilo (hoso), sen uzo de helpiloj aŭ ilaro. En malkuplita stato ĝi malebligas elfluon de likvo aŭ gaso el la kondukilo.
Rega hidraŭcirkvitoRedakti
Rega hidraŭcirkvito estas cirkvito destinita por transdonadi premenergion al regado.
Rega kondukiloRedakti
Rega kondukilo estas kondukilo servanta por transigi informojn.
Reta filtriloRedakti
Reta filtrilo estas traflua filtrilo, en kiu malpuraĵoj estas kaptataj sur reta (teksaĵa) vando.
Regata likvo-distribuoRedakti
Regata likvo-distribuo estas distribuo de likvo, ĉe kiu la kunigado de laborspaco de hidraŭlikostatika konvertilo kun la premspaco, eventuale kun la forflua spaco, estas regata en firma ligo kun rotor-turniĝo.
RezervujoRedakti
Rezervujo estas akumulilo de likvo, en kiu la likvo estas sub la atmosfera premo.
Risorta hidraŭakumuliloRedakti
Risorta hidraŭakumulilo estas hidraŭlika akumulilo, en kiu energio estas akumulita en deformita risorto.
Rotacia hidraŭlika motoroRedakti
Rotacia hidraŭlika motoro estas hidraŭlika motoro kun rotacie movata elira membro.
Rotacia prem-multiplikiloRedakti
Rotacia prem-multiplikilo estas prem-multiplikilo konsistanta el hidraŭlika motoro kaj pumpilo, kies ŝaftoj estas firme kuplitaj.
SRedakti
Saka hidraŭlika akumuliloRedakti
Saka hidraŭlika akumulilo estas hidraŭlika akumulilo, en kiu la premo estas transmisiata sur la likvon pere de sako el elasta hermeta materialo.
Senaga ŝovoRedakti
Senaga ŝovo estas ŝovo, dum kiu oni realigas helpan operacion.
Servomekanismo regata per variigo de geometria volumenoRedakti
Servomekanismo regata per variigo de geometria volumeno estas hidraŭlika servomekanismo, kies elira grando estas reguligata per ŝanĝo de geometria volumeno de pumpilo aŭ de hidraŭlika motoro, eventuale de ambaŭ konvertiloj.
SubplatoRedakti
Subplato estas apartenaĵo de hidraŭlika regelemento, sur kies supran facon oni muntas regelementon, sur la malsupran, eventuale ankaŭ sur du flankajn, estas konektitaj koncernaj tubkondukiloj.
ŜRedakti
ŜovoRedakti
Ŝovo estas cikle ripetebla, formita relativa movo, destinita por fari parton de donita teknologia procedo.
ŜovofrekvencoRedakti
Ŝovofrekvenco estas la nombro de ŝovoj okazintaj dum tempunuo.
ŜovrapidoRedakti
Ŝovrapido estas la distanco, kiun ŝovata objekto (maŝinparto, instrumento) trairas dum tempunuo.
Ŝraŭba hidraŭlika motoroRedakti
Ŝraŭba hidraŭlika motoro estas hidraŭlika motoro, kies geometria volumeno estas formata per spaco inter kaneloj de reciproke enreliĝantaj ŝraŭboj kaj korpo, en kiun la ŝraŭboj estas enmetitaj.
Ŝraŭbuma tubjuntilo kun juntila ŝraŭbingoRedakti
Ŝraŭbuma tubjuntilo kun juntila ŝraŭbingo estas tubjuntilo, kiu por alfikso de tubo uzas juntilan ŝraŭbingon.
ŜraŭbumoRedakti
Ŝraŭbumo estas ŝraŭbkanelo kaj ŝraŭbrelo komune kiel tuto.
Vidu ankaŭ jenon: ŝraŭbaĵo
TRedakti
Teleregata valvoRedakti
Teleregata valvo estas pilotata premvalvo, kies unua ŝtupo estas teleregata.
Traflua filtriloRedakti
Traflua filtrilo estas purigilo de likvo, en kiu malpuraĵoj estas kaptataj dum trafluo tra tralasiva (permeabla) vando.
Transigo de energioRedakti
Transigo de energio estas la rilatumo de valoroj de eliranta kaj eniranta energioj.
Transigo de movo-frekvencoRedakti
Transigo de movo-frekvenco estas rilatumo de elira kaj enira movo-frekvencoj.
Transigo de povumoRedakti
Transigo de povumo estas rilatumo de elira kaj enira povumoj, produto de transigoj de flu-kvanto kaj de premo.
Transigo de premoRedakti
Transigo de premo estas rilatumo de elira kaj enira premoj en hidraŭlika elemento, ekipaĵo aŭ sistemo.
URedakti
Unudirekta fluoRedakti
Unudirekta fluo estas fluo, kies direkto en ŝanĝiĝas.
ŬRedakti
VRedakti
Variigebla hidraŭslikostatika transmisioRedakti
Variigebla hidraŭlikostatika transmisio estas transmisio, kies transmisia rilatumo estas ŝanĝebla.
VarmigiloRedakti
Varmigilo estas varmotransigilo destinita por alkondukado de varmo en likvon.
Volumena akceloRedakti
Volumena akcelo estas ŝanĝo de flu-kvanto dum difinita kvanto de tempo.