Ĝjiahuo (ĉine 賈湖 Jiǎhú) estis la loko de arkeologia kuŝejo de la Neolitiko en la centra ebenaĵo de antikva Ĉinio, ĉe la Flava Rivero. Ĝi situantas inter la inundebenaĵoj de la rivero Ni norde, kaj de la Ŝajing sude, 22 km norde de la moderna urbo Vujang, Henano.[1] Plej arkeologoj konsideras la lokon kiel unu el plej fruaj ekzemploj de la Peiliganga kulturo. Setlita ĉirkaŭ 7000 a.K., la loko estis poste inundita kaj abandonita ĉirkaŭ 5700 a.K. La setlejoj estis ĉirkaŭita de fosejo kaj kovrita de relative granda areo de 55,000 m² (5.5 hektaroj). Iame, ĝi estis "kompleksa, tre bone organizita ĉina neolitika socio,"[1] hejmo de almenaŭ 250 personoj kaj eble de tiom multaj kiom ĝis 800.

Ĝjiahuo
arkeologia loko [+]
Koordinatoj33° 35′ 0″ N, 113° 42′ 0″ O (mapo)33.58333333113.7Koordinatoj: 33° 35′ 0″ N, 113° 42′ 0″ O (mapo)

Ĝjiahuo (Ĉinio)
Ĝjiahuo (Ĉinio)
DEC

Map
Ĝjiahuo
Vikimedia Komunejo:  Jiahu archaeological site [+]
vdr
Ekzemplo de Ĝjiahu-simboloj.

La gravaj malkovroj de la arkeologiejo Ĝjiahuo inkludas la simbolojn de Ĝjiahuo, nome unu el plej fruaj ekzemploj en la mondo de historio de skribado, gravuritaj en testud-ŝeloj kaj ostoj; la tridektri flutojn de Ĝjiahuo faritaj ej flugilaj ostoj de gruoj, ŝajne inter la plej antikvaj ludeblaj muzikinstrumentoj en la mondo; kaj restojn de vino fermentita el rizo, mielo kaj folioj de kratago.

33° 36′ 47″ Nordo 113° 40′ 01″ Oriento / 33.613 °N, 113.667 °O / 33.613; 113.667 (mapo)

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • (2005) The Chinese Neolithic: Trajectories to Early States. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-81184-2.
  • (2003) “The earliest writing? Sign use in the seventh millennium BC at Jiahu, Henan Province, China”, Antiquity 77, p. 31–45. doi:10.1017/S0003598X00061329. 


Eksteraj ligiloj redakti