Ĝurĉenoj

Ĝurĉena militisto de la fino de la dinastio Ming en lignobloka presaĵo.

Ĝurĉenoj, Ĵurĉenoj, JurĉenojJurchen (en manĉura: ᠵᡠᡧᡝᠨ Jušen, IPA: [ʤuʃən]; en ĉina: 女真, Nǚzhēn, [nỳ.ʈʂə́n]) estas termino uzita por kolektive priskribi nombrajn orientaziajn Tunguz-parolantajn popolojn kiuj loĝis en nordoriento de Ĉinio, kio poste estos konata kiel Manĉurio, antaŭ la 18a jarcento. Ili estis kontinua grupo kun la Manĉuoj de la posta historio. De malhela deveno, diversaj grupoj de Ĝurĉenoj vivis kiel ĉasistoj-kolektistoj, paŝtistaj nomadoj aŭ malnomadaj agrikulturistoj. Ĝenerale sen centra aŭtoritato, kaj havante malmultan komunikadon inter si unu kun alia, multaj grupoj de Ĝurĉenoj falis sub la influo de la najbaraj dinastioj, kaj iliaj estroj devis pagi impostadon kaj teni laŭnomajn postenojn kiel efektive heredaj komandantoj de la limpasejoj.[1]

La ĉinaj funkciuloj de la Dinastio Ming (1368-1644) klasigis ilin en tri grupojn, indikante relativan proksimecon al Ĉinio: nome Ĝianĵu, Haiksi kaj Ĝeren, Haidong aŭ Sovaĝaj, nome la plej nordaj.

NotojRedakti

  1. Roth Li, Gertraude (2002). J. Peterson, William (ed.). 'State Building Before 1644'. The Cambridge History of China, vol. 9 part 2. United States of America: Cambridge University Press. pp. 11–13. ISBN 0-521-24334-3.