Ĥan el-Ĥalili
Ĥan el-Ĥalili (en araba: خان الخليلي) estas fama bazaro kaj soŭko en la historia centro de Kairo, Egiptio. Establita kiel centro de komerco en la epoko de la Mamluka Sultanlando kaj nomita laŭ unu el ties kelkaj historiaj karavanserajoj, la bazar-distrikto ekde tiam iĝis unu el la ĉefaj altiroj de Kairo kaj por turistoj kaj por lokanoj. Ĝi estas ankaŭ hejmo de multaj egiptiaj metiistoj kaj atelieroj dediĉitaj al la produktado de tradicia manfarado kaj suveniroj.
Ĥan el-Ĥalili | |||
---|---|---|---|
urboparto | |||
Lando | Egiptio vd | ||
Situo | Provinco Kairo | ||
Situo | |||
Geografia situo | 30° 2′ 51″ N, 31° 15′ 44″ O (mapo)30.047531.262222Koordinatoj: 30° 2′ 51″ N, 31° 15′ 44″ O (mapo) | ||
| |||
Ĉar temas pri populara loko, ĝi aperas en literaturaj rakontoj, filmoj ktp. Krome la 7an de Aprilo 2005 terorisma atenco rezultis en 21 mortoj, panika forigo de turistoj (plej verŝajne unuaranga celo de la atenco) el Egiptio kaj partikulare el la bazaro. La 22an de Februaro 2009 okazis nova atako kiu rezultis en unua morto kaj 22 vunditoj.
Bibliografio
redakti- Denoix, Sylvie; Depaule, Jean-Charles; Tuchscherer, Michel, eld. (1999). Le Khan al-Khalili et ses environs: Un centre commercial et artisanal au Caire du XIIIe au XXe siècle. Cairo: Institut français d'archéologie orientale.