Ĥanlando
ŝtato, la titolo de kies monarko estas ĥano
Ĥanujo aŭ ĥanlando estas lando regata de ĥano (origine tjurka aŭ mongola titolo de tribestroj, ŝtatestroj ekde la mezepoko ĝis nuntempo). Oni ankaŭ uzas la vorton Ĥanato, dum PIV preferas la vorton ĥanejo.
Unu tia lando regata de ĥano estis la Ora Hordo. Ĝi disfalis en plurajn pli malgrandajn ĥanlandojn en la 15-a jarcento.