Ĥlorargiritoklorargirito estas la minerala formo de arĝenta ĥlorido (AgCl).[1] Ĥlorargirito ekzistas kiel duaranga mineralfazo en la oksidiĝo de kuŝejoj el arĝenta mineraloj. Ĝi kristaliĝas en la izometra - heksoktahedra kristalklaso. Tipe amasa nature ĝi troviĝis kaj kiel senkolora kaj kiel varieblaj flavaj kubaj kristaloj. La koloro ŝanĝas al bruna aŭ purpura pro ekspono al lumo. Ĝi estas tre milda kun Mohs-dureco de 1 al 2 kaj densa kun specifa gravito de 5.55. Ĝi estas konata ankaŭ kiel cerargirito kaj, suferinta la veterkondiĉon de la dezerta aero, kiel korna arĝento. Ankaŭ bromia klorargirito (aŭ embolito) estas ofta. Ĥlorargirito estas nesolvebla en akvo.

Bromia klorargirito (embolito), Chañarcillo [ĉanjarZIjo], Provinco Copiapó, Regiono Atakamo, Ĉilio. Grando: 5.0 x 4.7 x 1.0 cm.

Ĝi estis unuafoje priskribita en 1877 el ekzisto en la distrikto Broken Hill (rompita monteto), Novsudkimrio, Aŭstralio. La nomo derivas el la greka ĥloros nome "palverda" kaj el la latina por arĝento, nome argentum.

Referencoj redakti

  1. Wikisource-logo.svg Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Cerargyrite". Encyclopædia Britannica (11a eld.). Cambridge University Press.

Literaturo redakti

  • Palache, C., H. Berman, kaj C. Frondel (1951) Dana’s system of mineralogy, (7a eldono), v. II, pp. 11–15

Eksteraj ligiloj redakti