Ĥomero
biblia mezurunuo de volumeno (Jeĥ. 45:11–14); egalas 10 batojn
En la hebrea Biblio, la ĥomero (hebree חֹמֶר, ḥōmer) aŭ koro (hebree כּר, kor) estas granda mezurunuo de volumeno.
Priskribo
redaktiLaŭ la priskribo de Jeĥezkelo en la hebrea Biblio, la ĥomero kaj la koro estas samaj, kaj egalas dek batojn:
|
Laŭ Oxford Biblical Studies Online[1], unu koro estas proksimume 2300 litroj, kaj unu ĥomero estas proksimume 229,7 litroj.
Ĉar ĝi estas tre granda mezurunuo, ĝi estas figure uzata por ajna granda kvanto, ekzemple:
|
En la ĉi-supra versiklo, Jesaja priskribas la veon de la maljustuloj. Unu efo estas nur centono de la ĥomero; tiel, la (metaforaj) vinberĝardenoj de la maljustuloj estos nefruktodonaj.