Bato (mezurunuo)

biblia mezurunuo de volumeno (Jeĥ. 45:11–14); egalas 0.1 ĥomeron

En la hebrea Biblio, la bato[1] (hebree בַּת, bat) estas mezurunuo de volumeno.

Priskribo redakti

Laŭ Oxford Biblical Studies Online[2], unu bato estas proksimume 23 litroj, proksimume egalante la mezurunuon efo, sed uzita por mezuri likvojn (malsimile al la efo, uzita por sekaĵoj kiel greno).

Uzo en la Biblio redakti

 
La “Maro Fandita” de la Jerusalema Templo

La 1-a libro de la Reĝoj uzas la mezurunuo por priskribi la grandon de la “Maro Fandita” (hebree ים מוצק) kaj la kupraj lavujoj de la Templo de Jerusalemo:

 
 [La Maro Fandita] ampleksis du mil bat'oj 
— Londona Biblio, 1 Reĝ 7:26
 
 [Huram] faris dek kuprajn lavujojn; ĉiu lavujo havis la amplekson de kvardek bat’oj […] 
— Londona Biblio, 1 Reĝ 7:38

La “Maro Fandita” estas granda akvujo en la sudorienta angulo de la Templo.

La Libro de Jeĥezkelo priskribas la rilatojn inter la Bibliaj volumenaj mezurunuoj:

 
 La efo kaj la bat’o devas havi egalan amplekson, tiel, ke la bat’o entenu dekonon de ĥomero kaj la efo ankaŭ dekonon de ĥomero: laŭ la ĥomero oni fiksu ilian amplekson. […] Jen estas la oferdono, kiun vi devas alportadi: sesono de efo el ĥomero da tritiko, kaj sesono de efo el ĥomero da hordeo. Kaj la leĝo pri la oleo estas: bat’o da oleo; bat’o estas dekono de kor’o; dek bat’oj faras ĥomeron, ĉar ĥomero entenas dek bat’ojn. 
— Londona Biblio, Jeĥezkelo 45:11–14

Laŭ Jeĥezkelo, la bato kaj la efo estas kvante samaj, sed la bato (kaj la koro) estis uzata por mezuri oleon, dum la efo (kaj la ĥomero) por grajnoj de greno.

En la Libro de Jesaja, la bato estas figure uzata por tre malgranda kvanto:

 
 Ĉar dek parceloj da vinberĝardeno donos nur unu bat’on, kaj ĥomero da semoj donos nur unu efon
— Londona Biblio, Jesaja 5:10

En la ĉi-supra versiklo, Jesaja priskribas la veon de la maljustuloj. La likvo vino estas mezurita per la bato, dum la semoj esas mezuritaj per la samgranda mezurunuo efo.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti