La insuloj Ĥuria Muria (aŭ Kuria Muria) (en araba جزر خوريا موريا; laŭlitere Juzur Khurīyā Murīyā aŭ Khūryān Mūryān) estas grupo de kvin insuloj en la Araba Maro, je 40 km ĉe la suda marbordo de la Sultanlando de Omano. La insuloj formas parton de la provinco Ŝalim kaj Halanijat en la gubernio Dofar.

Mapo de la insuloj Ĥuria Muria.

Historio redakti

Antikve tiuj insuloj estis nomataj ZenobiiZenobiou Insuloj (en greka Ζηνοβίου νησία; en latina Zenobii Insulae) aŭ Doliche (en greka Δολίχη). La insuloj estis menciitaj de kelkaj fruaj verkistoj kiaj Ptolemeo (vi. 7. § 47) kiu nombris ilin sep malgrandaj insuloj kuŝantaj ĉe la Golfo Ĥuria Muria (en greka Σαχαλίτης κόλπος; en latina Sinus Sachalites), ĉe la enirejo de la "Persa Golfo" (plej verŝajne la moderna Golfo de Adeno).[1]

17° 30′ N 56° 00′ O / 17.500 °N, 56.000 °O / 17.500; 56.000 (mapo)Koordinatoj: 17° 30′ N 56° 00′ O / 17.500 °N, 56.000 °O / 17.500; 56.000 (mapo)

Notoj redakti

  1. Cf. Ariano Per. M. Eryth. p. 19.