Ĵamila ([d͡ʒɑmiːˈlɑ]; ruse: Джамиля; kirgiza: Жамила; en araba Ĵamila (جميلة) signifas belulino) estas la unua granda romano de la kirgiza verkisto Ĉingiz Ajtmatov, origine publikigita en la rusa en 1958.

Жамийла
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ĉingiz Ajtmatov
Lingvoj
Lingvo kirgiza lingvo
Eldonado
Eldondato 1958
Ĝenro noveleto
vdr
Kirgizia poŝtmarko dediĉita al la Ĵamila romano (2009).

Intrigo redakti

La romano estas rakontita de la vidpunkto de la fikcia kirgiza pentristo nomita Seit. Seit rakontas la periodon kiam li estis knabo en kolĥozo. Pro la Dua Mondmilito okazanta samtempe for de la vilaĝo, liaj du pli aĝaj fratoj estas rekrutitaj en la armeon kaj militservas ĉe la fronto. Ankaŭ ĉehejme regulaj studoj ne plu okazas. Li mem estis devigita voluntuli por laboro en la kampoj kune kun la virinoj de la vilaĝo. Li laboras kun sia juna bofratino Ĵamila, kies edzo ankaŭ militservas kaj estas poste vundita kaj enhospitaligita en fora malsanulejo. La knabo priskribas la ĉikanadon fare de la viroj restintaj en la vilaĝo al sia bela bofratino kaj siajn sentojn al ŝi. Samtempe ekestas amrilato inter Ĵamila kaj juna milithandikapulo, nomata Danijar, fakte ankoraŭ estas junulo kun trankvila kaj pripensema karaktero.

Ĉe la fino de la rakonto, la edzo de Ĵamila revenas hejmen el la fronto sed okazaĵoj ne estas glataj kaj la vivo ne revenas al la formo kiel ĝi estis. Ĵamila elektas eskapi for de la vilaĝo kun Danijar. Samtempe la rakontanto decidas forlasi la vilaĝon favore al artaj studoj en la grandurbo. Tiamaniere, la rakonto kombinas la personan elekton de la rakontanto kun la elekto de la protagonisto de la rakonto, elektoj kiuj estas en akra kontrasto al kio estas akceptita kaj atendita en la konservativa socio en kiu ili vivas.

La rakonto estas rakontita kontraŭ la fono kaj de la kulturo de kolektivismo agrikultura kiu estis ĉe sia pinto en tiu tempo, kaj de la moroj de konservativa kirgiza socio.

Tradukoj redakti

La libro estis eldonita en Sovetunio en 1960. Poste ĝi estis tradukita al la franca kaj germana, kaj poste al ĉirkaŭ cent kvindek aliaj lingvoj.

Filmadaptigo redakti

La libro estis transformita en filmon en Sovet-Unio en 1969. Alia filmo estis reĝisorita fare de germana reĝisoro Monica Tauber en 1994.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti