Ĵlobina distrikto
Ĵlobina distrikto (belaruse – Жлобінскі раён, ruse – Жлобинский район) estas administra subdivido en sudorienta parto de Homela regiono en Belarusio. La distrikto estis fondita en 1924, en 1938 eniris en konsisto Homelan regionon. Ĝia areo estas 2.100 km2. La administrada centro estas urbo Ĵlobin. Estas eldonata la gazeto "Nova tago".
Loĝlokoj kaj administra subdividoRedakti
En la distrikto nuntempe estas ĉirkaŭ 160 loĝataj lokoj, la plej grandaj el kiuj estas Ĵlobin kaj Streŝin. La distrikto estas subdividita je 16 vilaĝaj sovetoj.
AgrokulturoRedakti
En la distrikto vaste praktikatas bovbredado, porkbredado, ŝafbredado, cerealplantado, linplantado, terpomplantado, furaĝplantado.
IndustrioRedakti
NaturoRedakti
La tereno estas ebena, ĉefaj altaĵoj havas inter 125 kaj 135 metrojn. Arbaro okupas ĉirkaŭ 30 % de la areo. Tra la distrikto fluas Dnepro kun flankriveroj: Berezina, Dobasna, Rĵaŭka, Okra; Ala (flankrivero de Berezina).
ElfosaĵojRedakti
Torfo, argilo, sablo.
KomunikadoRedakti
Tra la distrikto trairas fervojoj inter Vitebsk kaj Kalinkaviĉi, inter Homel kaj Minsk; aŭtovojoj inter Babrujsk kaj Homel, inter Ĵlobin kaj Reĉica.