Ĵorĵeta Ĉolakova

Ĵorĵeta Ĉolakova (1959) estas bulgara bohemistino.

Ekde 1984 ŝi instruas pri Historio de la ĉeĥa literaturo kaj pri Historio de slavaj literaturoj ĉe universitato de Plovdiv. En 1993 ŝi sukcese defendis disertacian laboron ĉe Karola Universitato, kiu estis poste eldonita libroforme (Český surrealismus 30. let. Struktura básnického obrazu, Praha: Karolinum, 1999 - La ĉeĥa surrealismo de la 1930-aj jaroj. Strukturo de poezia bildo). Ŝia multjara esplora intereso pri la ĉeĥa avangardo donis rezulton en formo de docenteciga laboro (Лицата на човека в поезията на чешкия авангардизъм, Plovdiv: Makros 2000, 1993). Ŝi estis aŭtoro de pli ol 60 artikoloj, kiuj estis publikigitaj en fakaj prelegaroj kaj gazetoj en Bohemio, Francio, Rumanio, Slovakio, Pollando, Aŭstrio, Bulgario.

Ŝi prelegis ĉe multaj eŭropaj universitatoj: Karola Universitato en Prago, Masaryk-Universitato en Brno, Universitato en Aix-en-Provence, Sorbono en Parizo, Universitato en Toruń.

Daŭre ŝi okupiĝas per tradukado de poezio, ĉefe de la ĉeĥa kaj ankaŭ de la franca. Libroforme aperis en ŝia traduko „Majo“ de Karel Hynek Mácha kaj „Testamentoj“ de Vladimír Křívanek (1997). En gazetoj estis eldonitaj tradukoj el poemoj de Vítězslav Nezval, Jaroslav Seifert, Konstantin Biebl, Otokar Březina, Antonín Sova k.a.

En 2004 ŝi fondis gazeton Slavaj dialogoj, kiu estas organo de Filologia fakultato de Universitato en Plovdiv. Ekde tiu tempo ĝis nun ŝi estas ĝia ĉefredaktoro.

Ŝi plenumis plurajn administraciajn funkciojn ĉe la Universitato en Plovdiv: estro de katedro pri slavistiko (2003–2008 kaj ekde 2011), vicdekano por scienco kaj esploro (2007–2010). Ekde 2011 ŝi estas vicrektoro de Universitato en Plovdiv.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.