Ĵuano (hispane juane[1]) estas unu el la ĉefaj tipaj pladoj de la perua ĝangala gastronomio kaj estas vaste konsumata dum la Sankta-Johana festo, kiu estas festata la 24-an de junio ĉiujare honore al Juan Bautista.[1][2] Ĝi originis de la urbo Moyobamba.

Ĵuano
Aliaj nomoj hispane juane
Kie estas manĝata Peruo
Ĉefaj ingrediencoj rizo, kokaĵo, ovo, olivo
vdr

La Ĵuano estus manĝaĵo kutime preparita por vojaĝantoj, ĉar povas esti konservita dum longa tempo sen sufero de ŝanĝo pro sia putriĝo.[3]

Historio redakti

La plado povas havi antaŭkolumban originon, sed oni scias, ke post la alveno de la hispanoj al inkaaj landoj, la kristanigistoj popularigis la biblian epizodon, kiu koncernas Sanktan Johanon, Salomea kaj Herodo donante al ĉi tiu plado la nomon de ĵuano kiel referenco al la kapo de Sankta Johano[4].

 
 Kaj ŝi, instigite de sia patrino, diris: Donu al mi ĉi tie sur plado la kapon de Johano, la Baptisto. 
— Mat 14:8

Laŭ la Nacia Biblioteko de Peruo, la juane havas sian originon en la urbo Moyobamba, situanta en la Perua Amazonio.[5][6]

 
 (…) nace en Moyobamba la preparación del exquisito Juane, RUMU JUANE o juane de yuca fue el primer juane elaborado, posteriormente se emplearía el arroz y un pedazo de carne de gallina en la preparación de este plato tradicional.   (…) naskiĝis en Moyobamba la preparado de la bongustega Juane, RUMU JUANE aŭ juane de yuca estis la unua juane prilaborita, poste oni uzos rizon kaj pecon de kokaĵo en la preparafo de tiu tradicia plado. 
— Biblioteca Nacional del Perú

Priskribo redakti

 
Ĵuanoj de kokaĵo ankoraŭ envolvitaj en biĵaofolioj

Ĵuano estas farita el rizo, kokaj pecoj; ĉio ĉi estas envolvita en flavaj kalateaj folioj kaj poste boligita.[2][7]

Anstataŭ rizo, ankaŭ manioko, peĵibajo, miksaĵo de rizo kaj manioko, fazeoloj, inter aliaj produktoj estas uzataj.[1] Antaŭ ol envolvi la foliojn, la preparaĵo estas banita per miksaĵo de kirlitaj ovoj por doni "ligecon" al la ingrediencoj kaj tiel ili ne dispartiĝas.[3]

La plado estas akompanata laŭ la kutimoj de ĉiu regiono de la ĝangalo, ĉar iuj loĝantoj kutime akompanas ĝin per takaĉo, manioko aŭ simple kun boligita kuirbanano. La ĵuano akompanas glason da brando el figo aŭ brando el maizo.

Tipoj redakti

  • Originala Ĵuano: La originala Ĵuano estas farita el rizo, plenigita per kokidaĵo kaj aliaj eroj, ŝajne ĝi devenas de la ĝangala marĝeno.
  • ĵuano de peĵibajo: Kiel anstataŭaĵo por rizo, oni rostas maizon kaj peĵibajo (ambaŭ muelitaj) kun peco de salita fiŝo en la centro.
  • Ĵuano de manioko: Ĝi havas muelitan manioko anstataŭ rizo kaj estas plenigita per fiŝoj, ĉefe pirarukuo.[3]
  • Vespa ĵuano: Mola porka viando aldoniĝas al la rizo kaj per ĝi la pasto pretiĝas, plenigante ĝin per fritita kokidaĵo.[3]
  • Nina Ĵuano: Ĝi estas ĵuano kiu havas kokajn pecojn kun kirlita ovo anstataŭ rizo.[3]
  • Sara ĵuano: Anstataŭ rizo, prenu miksaĵon de krudaj muelitaj arakidoj, muelita maizo kaj kokinaĵa buljono.[3]

Vidu ankaŭ redakti

  • Tacacho con cecina

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Zapata Acha, Sergio. (novembro 2006) Diccionario de gastronomía peruana tradicional, 1‑a eldono, Lima, Perú: Universidad San Martín de Porres. ISBN 9972-54-155-X.
  2. 2,0 2,1 Fetzer, Erika. (2004) Sabores del Perú: la cocina peruana desde los incas hasta nuestros días (hispane). Viena, p. 103–104. ISBN 9788483302491.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 PERU: Ministerio de la Mujer y Desarrollo Social. (2011) Recopilación de Estudios sobre Hábitos Alimenticios de la Población Amazónica (PDF) (hispane), p. 20–21.
  4. León, Rafo. (2007) Lima Bizarra. Antiguía del centro de la capital., 2‑a eldono, Lima-Perú: Aguilar. ISBN 978-9972-848-17-9.
  5. La historia del Juane (PDF) (10-a de oktobro 2008). Arkivita el la originalo je 2008-10-10. Alirita 26-a de marto 2019.
  6. Su majestad “El Juane” (29-a de junio 2016). Arkivita el la originalo je 26-a de marto 2019. Alirita 26-a de marto 2019.
  7. La fiesta del juane (hispane) (24-a de junio 2015). Alirita 26-a de marto 2019.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Juane en la hispana Vikipedio.