Ŝablono-Diskuto:Centre

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by Tlustulimu in topic Kodo pro tabelo

En vikidatumoj, la "ŝablono:center" jam aperas kiel "ŝablono:centre". Konsiderante, ke tiu ĉi enciklopedio estas esperantlingva kaj estu preferinde laŭeble malmultaj alilingvaj vortoj en ĝi, bonus alinomigo de la angla al esperanta nomo, kun teno de alidirektilo. Ĉu iu argumento kontraŭus tion? ThomasPusch (diskuto) 17:01, 29 apr. 2020 (UTC)Reply

Saluton, Thomas. Mi ne kontraŭas alinomadon, se la malnova titolo fariĝas alidirektilo. Krome ambaŭ titoloj estu menciataj en la dokumentado. Ĉu vi alinomos la paĝo? --Tlustulimu (diskuto) 17:21, 29 apr. 2020 (UTC)Reply
✔ Farite Mi ĵus ŝanĝis la titolon kaj jam alĝustigis la dokumentadon :-) --Tlustulimu (diskuto) 18:02, 29 apr. 2020 (UTC)Reply

Kodo pro tabelo

redakti

Saluton. Mi ĵus testis la jenan kodon por tabelo:

{| class="wikitable center" style="width:5em; margin-inline:auto;"
|-
! ho || ji
|-
! ha || ju
|}

Mi testis tion per Fajrovulpo en la versio 91, hieraŭ instalita. Laŭ informoj pri kongrueco de foliumiloj tio tamen ankoraŭ ne uzeblas, ĉar kelkaj foliumiloj ne komprenas la kodon "margin-inline". Tial mi ankoraŭ ne emas aldoni tion al la dokumentado. Ĉu eble iu havas alternativan proponon? --Tlustulimu (diskuto) 13:40, 11 aŭg. 2021 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Centre".