Ŝablono-Diskuto:Commonscat linio

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Tlustulimu

Tiu ĉi ŝablono laŭ la nuna stato kreas frazeron "Bildoj, sonoj kaj videoj al temo TITOLO en Vikimedia Komunejo". Pri tiuj vortoj estas tri problemoj: Unue devus esti du artikoloj "Bildoj, sonoj kaj videoj al la temo TITOLO en la Vikimedia Komunejo", ĉar alikaze gramatike temus pri "iu ajn temo" kaj pri "iu ajn Vikimedia Komunejo" - aparte la dua estus idiotaĵo, ĉar eĉ la du majuskloj, en Esperanto nur permesataj por personaj nomoj, indikas ke temas pri unusola, unika Vikimedia Komunejo. Due la vorto "al" signifas ke io moviĝas en konkretan direkton, kaj ĉi tie nenio moviĝas, ĉi tie ĝustas vorto "pri" (en mia denaska germana lingvo oni uzus vorton "al", kaj supozeble en la ĉeĥa ankaŭ, sed Esperanto estas alia lingvo). Kaj trie la vorto video ĉi-tie dubindas (vidu la klarigon en la teksto video). Almenaŭ diskutendus ĉu la moviĝantaj vidaj dosieroj en la komunejo estas videojfilmoj - aŭ, ĉu la diferenco inter la du jam estas ĝuste klarigita en la e-lingva vikipedio. Pri tiu demando mi ne fakas, tial mi simple preferas la ŝablonon {{projektoj}}, kiu ne havas ĉiujn tiujn problemojn kaj mankojn, kaj faras ekzakte la saman kiel "Commonscat linio", eĉ en pura Esperanto sen fremda vorto "Tsom-monstsat", nur ke ĝi grafike iom malsame aspektas kaj estas eta kesto dekstre en la paĝo. Tio foje aspektas iom malelegante, se pro longa informkesto estas multe da teksto dekstre kaj eventuale tre malmulte maldekstre, tial mi tute komprenas la avantaĝon de alternativo. La saman ideon cetere ankaŭ uzas la tria ŝablono {{Komunejokat}}, ankaŭ sen la lingvaj problemoj de "Commonscat linio". Ne klaras al mi, ĉu "Commonscat linio" (de septembro 2019, neniu indiko en vikidatumoj) havus ian teknikan avantaĝon kompare al "Komunejokat" (funkcianta ekde septembro 2011, 92 alilingvaj versioj en vikidatumoj), alikaze eblus simple anstataŭe uzi tiun ŝablonon, eble ankoraŭ kun pli bela nomo sen mallongigo "kat" por "kategorio", sed aliflanke mallonga nomo ankaŭ dezirindas... Do sume ĉiujn tiujn demandojn eblas eviti per simpla prefero de la ŝablono {{projektoj}}. Tion mi ĝis nun praktikis. Ĉu eblas trovi respondojn al ĉiuj problemaj demandoj pri "Commonscat linio"? ThomasPusch (diskuto) 07:38, 29 maj. 2022 (UTC)Reply

Saluton, Thomas. Mi ĵus korektis la vorteton "al" al "pri", en la modulo {{Commonscat}}. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:47, 29 maj. 2022 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Commonscat linio".