Ŝablono-Diskuto:Forigu/Artikolo
La forigon de sekcio oni petas en diskutpaĝo kaj, post akiri interkonsenton, oni povas forigi ĝin mane: ĉiuj povas redakti paĝojn. La ŝablono utilas por forigi la paĝon per komando &action=delete, kiu kaŝas la paĝon en Vikipedia datumbazo. --★ → Airon 08:04, 24. Jun 2010 (UTC)
- Jes kaj ? Kion vi celas ? Arno Lagrange ✉ @ ₪ 09:00, 24. Jun 2010 (UTC)
- Ĉu mi vere ne finis frazon? :D
- Ĉi tiu aldono ne utilus laŭ mi. Kion pensas vi, kiu aldonis ĝin? --★ → Airon 09:53, 24. Jun 2010 (UTC)
- Mi simple efektivigis tion kio troviĝis en la dokumentado kiun verkis vi kaj ne jam funkciis. Se vi opinias sensence forigi sekciojn kial vi menciis tion en la dokumentado ? [
- Laŭ mi ne estas sensence peti forigon de sekcio. Eĉ se tion povas fari iu ajn kontribuanto. Tamen ĝentileco precipe al verkinto de la sekcio postulas ke oni diskutu forigon -eĉ de sekcio- antaŭ ol efektivigi ĝin. AL ✉@₪ 12:02, 24. Jun 2010 (UTC)
- Ha! Nun mi komprenas! La dua parametro ne utilas por la forigo de sekcio sed utilas por ligi al sekcio en VP:FA! Ekzemple, se mi volas forigi 5 paĝojn pri ludo, ĉar ili nur aĉetinstigis la uzantojn, mi enmetas en paĝoj {{Forigu|ili nur aĉetinstigis la uzantojn|Aĉetinstigaj ludoj}} kaj mi enmetas en VP:FA sekcion nomatan == Aĉetinstigaj ludoj ==, kie mi klarigas la forigpeton. --★ → Airon 12:31, 24. Jun 2010 (UTC)
- Eble estas pliutila ne ŝablono pri forigo sed ŝablono pri mankanta eco: Se en paĝo pri Komunismo estas sekcio, kie oni diras nur, ke komunismo estas malbono, oni enmetas ŝablonon pri la vidpunkto ({{Neobjektiva|}}). Se el diskuto oni volas forigi la sekcion, oni forigos la sekcion pro sia malneŭtraleco.
- Mi esperas, ke vi komprenas. Kore, --★ → Airon 12:31, 24. Jun 2010 (UTC)
Mi forigis miajn ŝangoxjn en la ŝablono kaj revortigis la dokumentadon. Uzo de la vorto "sekcio" estas konfuzige: mi komprenis ke temas pri forigenda sekcio de artikolo ne de sekcio en la paĝo Vikipedio:Forigendaj artikoloj en kiu la forigenda artikolo estas menciita kiel subsekcion. Arno Lagrange ✉ @ ₪ 13:57, 24. Jun 2010 (UTC)