Ŝablono-Diskuto:Informkesto televida programo

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic parametro "csfd id"

Kiel mi jam skribis antaŭ pli ol 15 jaroj en Diskuto:Emblemo, la neologismoj "logoo" (ne esperante) aŭ "logotipo" (hispane, portugale) sinonime al la bona vorto "emblemo" evitindas. Neologismo entute nur permeseblas en Esperanto kiam mankas taŭga vorto por nova koncepto, sed la vorto "emblemo" jam ekzistas kaj perfekte estas tio kion homoj volas esprimi per la "ankoraŭ ne esperantaj" vortoj "logoo" aŭ "logotipo", kiuj certe neniam esperantiĝos. Nur la argumentado voli havi plian vorton, kiu estas ekzakte kiel en la hispana aŭ portugala, aŭ plian vorton, kiu tre similas al ŝatata vorto "logo" en la angla aŭ germana, ne estas argumento. Male: la ideo de laŭeble facila lingvo kia Esperanto estas esprimi laŭeble multajn nuancojn per laŭeble malmultaj vortoradikoj, ne esprimi la ekzakte saman per 20 malsamaj lernendaj vortoradikoj. Tial mi ŝanĝis la vorton "logoo" en tiu ĉi ŝablono al vorto "emblemo", maluzigos la evitindan vorton kaj alvokas estonte pli atenti ne enmeti ĝin en artikolojn kaj ŝablonojn. ThomasPusch (diskuto) 18:17, 6 jan. 2023 (UTC)Reply

parametro "csfd id" redakti

Ankoraŭ teknika komento:

La parametro "csfd id || identifikiga numero en Ĉeĥo-Slovaka filma datumbazo (ĈSFD)" evitindas:

  • ne estas esperantlingva artikolo de tia aŭ simila nomo,
  • en neniu paĝo la informkesto uzas tiun parametron,
  • kaj nur du paĝoj en teksto, sen ligilo (!), uzas fakte pli bonan vortumon "ĉeĥoslovakia filma datumbazo".

Resume: tute ne ĝenas ne plu havi tiun ĉiukaze ekde pli ol 13 jaroj neniam uzitan parametron.

--ThomasPusch (diskuto) 18:42, 6 jan. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Informkesto televida programo".