Ŝablono-Diskuto:Prisupre

Latest comment: antaŭ 6 monatoj by Taylor 49

@Taylor 49: Mi jam foje vidis vian novan ŝablonon "prisupre", kaj ĵus vidis ĝian aplikon en la paĝo de la insulo La Palma. Tie la problemo estas, ke tute bonas kaj necesas atentigi pri la samnoma insula urbo, la samnoma provinco de la Kanarioj kaj pri ties ĉefurbo, sed ankaŭ necesus atentigi almenaŭ pri la urbo Palma de Majorko kaj pri ĉiuj aliaj uzoj sendi al la apartigilo "Palma". Sed, la ŝablono "prisupre" jam plenas se oni enmetas tri atentigojn, kaj ĉi tie necesas kvin. Kaj ĉar vi kaŝetis la ŝablonon mem en #invoke:prisupre, mi ne volus nun fuŝi tie, sed petas vin simple ampleksigi la uzojn al kvin paroj, do al entute dek parametroj. Cetere estas iom malkutime meti la tutan dokumentadon en la ŝablonon mem, kvankam ĉi tie tio bone eblas. Sed ankaŭ eblus kiel en aliaj ŝablonoj meti simple {{dok}} kaj meti la dokumentadon tamen en la antaŭvidatan lokon "dokumentado", kiu tiam ne plu ruĝos kaj ne plu malĝuste ŝajnigos ke tute ne estus dokumentado - kio evidente ne ĝustus... Kion vi opinius pri tiu nur kosmetika adapto? Kaj lasta demando: ĉu ĝustas ke tiu ĉi ŝablono estas la tute unua el ĉiuj lingvoj? Se jes, tiam indus meti {{unua}} kaj tamen malfermi vikidatuman eron. Se ne, kompreneble indus interligi la diverslingvajn ŝablonojn. ThomasPusch (diskuto) 13:27, 10 dec. 2023 (UTC)Reply

Saluton kaj dankon pro la komentoj. Modulo:Prisupre
  • Antaŭ krei la modulon mi cirkauxrigardis kion aliaj vikioj havas. Jes mi vidis vikiojn kiuj subtenas pli ol 3 parojn. Tamen mi intence limigis al kvanton al tri por eviti troan ampleksiĝon de la linio. Se oni permesas kvin parojn, tiam baldaŭ iu postulos sep parojn. Altigi la limon (al 5, 7, aŭ 1'000'000) teknike simplas, sed laŭ mia opinio malindas. Se la celoj estas troaj, tiam elektu la plej proksimajn tri por uzo kun la ŝablono "Prisupre", kaj metu la ceterajn al la apartiga paĝo."
  • Pri <<meti simple {{dok}} kaj meti la dokumentadon tamen en la antaŭvidatan lokon "dokumentado">> ... tio certe eblas kaj nenion rompas, nur plikomplikigas. La kutimon de la aparta doka paĝo oni enkondukis antaŭ longa tempo (ca 20 jaroj) pro bonas kaŭzoj, none por apartigi la komplikan dokumentaĵon de la komplika kodo, kaj por apartigi la intervikiajn ligilojn de la komplika kodo. Ambaŭ argumentoj ne plu validas: la kodo estas apartigita per la moduligo, kaj la intervikiaj ligiloj per WikiData.
  • Pri "ĝustas ke tiu ĉi ŝablono estas la tute unua el ĉiuj lingvoj" ... JES ... estas origina kreaĵo de mi. Mi intencas enkonduki ĝin ankaŭ en la indonezia vikipedio kie la nunaj ŝablonoj estas malkontentigaj.
  • por ligi al apartigilo disponebas aparta parametro apa= kiu ne inkluziviĝas en la limo de tri paroj ;-)
  • tamen la listo supre ĉe la paĝo La Palma laŭ mia opinio jam estas tro peza, kaj malindas meti plenan kopion de Palma (apartigilo) tien
Taylor 49 (diskuto) 20:29, 10 dec. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Prisupre".