Ŝablono:Post diskuto ne forigita/dokumentado
Ĉi tiu ŝablono servas por signi paĝojn/diskutpaĝojn/kategoriojn/dosierojn, pri kiuj post diskuto pri ebla forigo oni decidis ne forigi ilin, do estis konfirmita ke la ero restos en Vikipedio.
Antaŭvidatas tiun ŝablonon meti supre de la koncerna diskutpaĝo, ne en la paĝo/kategoria aŭ dosiera paĝo mem.
La ŝablono ekestis laŭ modelo de la germana vikipedio, nur ĉi tie estas programita pli simple, por ne komplikigi la uzon.
Uzado
redakti{{Post diskuto ne forigita|dato|ero|temo|ligilo al la eksa diskuto}}
Pri la kvar parametroj notu ke
- "dato" estas la tago kiam diskuto pri ebla forigo komenciĝis,
- "ero" estas la tipo de vikipedia ero, do paĝo/diskutpaĝo/kategorio/dosiero, uzenda en tiu formo,
- "temo" estas la titolo de la vikipedia ero, do paĝo/diskutpaĝo/kategorio/dosiero (eblus meti tiun titolon kiel internan ligilon, sed kutime tio ne necesos, ĉar la ŝablono metiĝos sur la koncernan diskutpaĝon, kiu estas dense ligita al la vikipedia ero),
- kaj "ligilo al la eksa diskuto" gvidu al la ligilo al la eksa diskuto, sen ligilaj krampoj "[" kaj "]" - en tio konsiderindas ke post arkivigo necesas adapti la ligilon
Ekzemplo pri uzo
redakti{{Post diskuto ne forigita|la 1-a de oktobro 2023|paĝo|Jacob Schwartz|Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Jacob_Schwartz}}
rezultigas