Dokumentado Dokumentado

Ekzistas diversaj manieroj entekstigi supersignitajn literojn de Esperanto. Rekomendinde estas agordi vian operaciumon kaj simple tajpi ilin kiel ceterajn signojn. Sed povas okazi, ke vi uzas fremdan komputilon kiun vi ne rajtas agordi, aŭ neagordeblan operaciumon (supozeble malnovegan, kvankam modernaj Linuksoj funkcias sur malnovaj komputiloj same bone kiel malnovaj Linuksoj), aŭ povas esti aliaj kaŭzoj pro kiuj vi dume ne povas agordi vian operaciumon.

Tiam eblas provizoraj solvoj:

  • ĉe la maldekstra rando de la paĝo, tuj super la intervikioj, dekstre de la vortoj «En aliaj lingvoj», klaku la bildeton Lingvaj agordoj kaj agordu por via uzantokonto;
  • aŭ enigadu supersignitajn literojn per klakado al ili en la ilobreto Specialaj Signoj sub la tekstujo;
  • aŭ uzu ĉi tiun ŝablonon.

Uzo

Por enigi supersignitan literon, tajpu:

  1. la koderon {{subst:x|{{anstat:x|,
  2. respektivan sensupersignan literon (C por Ĉ, c por ĉ, ktp),
  3. la koderon }}

(ĉion kune, sen spacetoj kaj linirompoj).

Kodo Rezulto Kodo Rezulto
{{subst:x|C}} Ĉ {{subst:x|c}} ĉ
{{subst:x|G}} Ĝ {{subst:x|g}} ĝ
{{subst:x|H}} Ĥ {{subst:x|h}} ĥ
{{subst:x|J}} Ĵ {{subst:x|j}} ĵ
{{subst:x|S}} Ŝ {{subst:x|s}} ŝ
{{subst:x|U}} Ŭ {{subst:x|u}} ŭ

Ekzemplo

"{{subst:x|S}}an{{subst:x|g}}i" produktas "Ŝanĝi"

Notoj

  • Estas neniu diferenco inter subst kaj anstat. Iuj eble preferas la literumon anstat ĉar ĝi estas derivita de la esperanta vorto anstataŭ (sed ja ekzistas ankaŭ la vorto substituo), dum aliaj eble vidas ĉe subst alian avantaĝon: ĝi estas unu literon malpli longa.{{{1}}}
  • Absolute ne gravas ĉi tie, ĉu vi tajpas ikson majusklan aŭ minusklan.

Ekzemple, la koderoj {{subst:x|s}}, {{anstat:x|s}}, {{subst:X|s}} kaj {{anstat:X|s}} funkcias absolute idente: ili donas la literon ŝ.

Atentu: ne uzu ĉi tiun ŝablonon sen substituo (jene: {{x|g}}). Kvankam rezulto de tia uzo aspektos sur paĝo same, estas grava diferenco: uzoj kun substitio dum konservo de paĝo anstataŭiĝos per koncernaj supersignitaj literoj, sed uzoj sen substituo ne anstataŭiĝos. Ekzemple, se vi tajpos la literumon anstata{{subst:x|u}}i{{subst:x|g}}o kaj anstata{{x|u}}i{{x|g}}o, konservos la paĝon kaj denove malfermos ĝin por redaktado, vi vidos ĉe tiu loko jenon: anstataŭiĝo kaj anstata{{x|u}}i{{x|g}}o.


Se vi havas demandon pri ĉi tiu ŝablono, tiam vi povas demandi en la ŝablonprojekta diskutejo. La Intervikiaj ligiloj estu metataj al Vikidatumoj. (Vidu Helpopaĝon pri tio.)