Ŝaka (modernzuluortografie Shaka, laŭ diversaj tiamaj Eŭropaj transliterumoj de la Zulua Shaka, Tshaka, TchakaChaka; naskiĝis ĉirkaŭ 1787, mortis ĉirkaŭ 22-a de septembro de 1828) estas konsiderata kiel la transforminto de la Zulua tribo de klaneto ĝis granda nacio, kies pinta potenco siatempe etendiĝis tra vastaj areoj en suda Afriko, inter la riveroj Phongolo kaj Mzimkhulu. De 1816 ĝis sia morto, li regis en hodiaŭa Sudafrika provinco Kvazulu-Natalo, kie li ade plivastigis sian regnon per submetado kaj zuluigo de najbaraj triboj.

Ŝaka
Persona informo
Shaka kaSenzangakhona
Naskiĝo 30-an de junio 1787 (1787-06-30)
en Mthethwa Paramountcy
Morto 22-an de septembro 1828 (1828-09-22) (41-jaraĝa)
en KwaDukuza,  Reĝlando de Zululando
Mortis pro hommortigo vd
Tombo Nonya vd
Ŝtataneco Reĝlando de Zululando vd
Familio
Patro Senzangakhona kaJama vd
Patrino Nandi vd
Gefratoj Mpande kaSenzangakhona • Dingane kaSenzangakhona • Umhlangana kaSenzangakhona vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La destruktivaj militmetodoj de Ŝaka ricevis multan atenton. Artikolo en Encyclopædia Britannica de 1974 nomas lin "milita genio" pro liaj reformoj kaj renovigoj. Aliaj fontoj lin priskribas pli modeste. Ĉiuokaze, pro liaj ŝtatestrado kaj kapabloj pri diplomatio, li ĝis hodiaŭ rangas inter la plej prominentaj zuluestroj.

Je sia ekrego, Ŝaka estris ĉirkaŭ 1500 homoj, sed je lia morto liaj subuloj ampleksis ĉirkaŭ 250 000, kio montras lian grandan sukceson kiel militisto.

Ŝaka en la kulturo redakti

  • sotalingva romano Chaka de Thomas Mofolo temas pri la (mita) vivo de Ŝaka.
  • Oni filmis plurajn filmojn kaj televidseriojn kun la nomo ShakaShaka Zulu.

Vidu ankaŭ redakti