Ŝarga stacio
Ŝarga stacio aŭ Ŝargostacio por elektraj veturiloj estas infrastrukturo ekipita de iu aŭ pluraj reŝargaj konektiloj permesante la elektran reŝargon de aŭtomobiloj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9d/Stromtankstelle_Medenbach_West_jm54100.jpg/220px-Stromtankstelle_Medenbach_West_jm54100.jpg)
La elektraj veturiloj ofte reŝargiĝas hejme aŭ ĉe la laborloko, sed en 2020 estis averaĝe jam 1 300 000 da publikaj ŝargaj stacioj en la mondo (807 000 en Ĉinio, 286 000 en Eŭropo kaj 99 000 en Usono. Ĉirkaŭ 30 % de tiuj estas rapidaŝargaj stacioj.