Ŝepseskaf

faraono de Egiptio

Ŝepseskaf estis faraono de antikva Egiptio fine de la 4-a dinastio, (malnova imperio de Egiptio). Li estis la filo de la antaŭa faraono Menkaure kaj regis proksimume inter la jaroj 2510 ĝis 2500 antaŭ nia erao, probable inter la jaroj 2503 kaj 2496. Pri li ekzistas nur malmultaj dokumentitaj informoj. Sole konatas, ke en lia relative mallonga regotempo kompletiĝis la piramido de Menkaure, la tria el la piramidoj de Gizo, por ebligi mortokulton pri la patro, ke lia edzino Ĥentkaus la 1-a apud la piramido de Menkaure ricevis propran pompan tombejon, la kvaran el la piramidoj de Gizo, kaj ke Ŝepseskaf mem ricevis tombon en la nekropolo Sakkara.

Ŝepseskaf
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Tombo Sakkara Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Antikva Egiptio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Kvara egipta dinastio vd
Patro Menkaure Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Khuenre (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Ĥentkaus la 1-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Userkaf (en) Traduki, Bunefer (en) Traduki, Thamphthis (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
bildigo de lia nomo en posta templo de la nekropolo Abidozo
Ŝepseskaf
en hieroglifoj
A50S29S29D28
I9

La nekutime longa mortokulto pri lia edzino Ĥentkaus la 1-a aj la reĝaj titoloj de ŝi supozigas ke eble ŝi mem post lia morto dum iom da tempo estis memstara regantino de Egiptio. Ĉiukaze ŝi havis signifan influon pri la historiaj evoluoj dum la ŝanĝo de la 4-a al la 5-a dinastio de Egiptio.