Ŝosea kirkoŝosea preĝejo estas kirkopreĝejo konstruita ĉe ŝoseo. Ili celas ĉefe veturantajn anojn de la koncerna eklezio aŭ ĝenerale kredanton. En nordeŭropaj landoj estas fakte retoj de tiaj preĝejoj, kiel en Danio (dane: vejkirke), Germanio (germane: Autobahnkirche, malfermitaj la tutan jaron), Estonio (estone: Teeliste kirikud), Finnlando (finna: tiekirkko, Svedio: vägkyrka), Norvegio (norvege: veikirke), Rusio (en Murmansk oblasto) ktp. Tiuj preĝejoj estas malfermitaj ĉefe por turistoj dum la somera ferisezono.

Germana trafiksignalo por ŝosea kirko.
Kapelo de Reamikigo ĉe Pilsen en Bohemio, Ĉeĥio.
Germana trafiksignalo por ŝosea kirko ĉe ŝoseo.
Autobahnkirche Baden-Baden

En kelkaj landoj estas specifa trafikaj signaloj por indiki pe lokon de tiaj preĝejoj. En kelkaj el ili estas ankaŭ indikiloj ke sonorigi hupon egalas al preĝo; tiele la veturanto ne bezonas halti, sed povas tamen tiel preĝi.

En Finnlando estas 265 tiaj kirkoj en somero. Plej el ili estas luteranaj kaj kelkaj estas ortodoksaj. En Germanio en 2012 estis 39 ŝosekirkoj aŭ kapeloj; kelkaj el ili estis konstruitaj intence en ripoz-servejo, aliaj estas malnovaj vilaĝ-kirkoj kiuj hazarde estas ĉe alirejo al ŝoseo; plej estas ekumenaj kapeloj sen formala aligo al partikulara eklezio aŭ estas de la romkatolila eklezio; la germanaj ŝosekirkoj estas malfermitaj la tutan jaron.