Ŝparkesto

(Alidirektita el Ŝparmonujo)

Ŝparkesto, ŝparujokolektujo estas ujo uzata por ŝpari monon en doma rondo, sen meti la monon en ŝparkaso de banko.

Mano kiu metas moneron en ŝparporkon

Tradicia ŝparkesto estas farita el argilaĵo, malmultekosta materialo. Ĝi havas fendon tra kio oni povas enmeti la monerojn aŭ falditajn monbiletojn, plej ofte oni devas rompi la ŝparujon por elpreni la monon. La celo de tio estas ke oni ne rapide tentiĝas por uzi la enhavon.

Speciale konata kaj populara estas ŝparujo en formo de porko, la tiel nomata "ŝparporko".