Ŝtoncirklo de Kenmare
La ŝtoncirklo de Kenmare (ankaŭ nomata la druida cirklo) situas ĉe la urbo An Neidín (Kenmare) en la graflando Ciarraí en Irlando, proksime al Ponto de Cromwell en An Gleann Garbh (Glengarriff), unu el la plej malnovaj pontoj en Irlando.
Ŝtoncirklo de Kenmare | ||
---|---|---|
Koordinatoj | 51° 52′ 42″ N, 9° 35′ 19″ U (mapo)51.878278-9.588546Koordinatoj: 51° 52′ 42″ N, 9° 35′ 19″ U (mapo) | |
Ŝtoncirklo de Kenmare | ||
Vikimedia Komunejo: Kenmare Stone circle [+] | ||
Male al la aliaj ŝtoncirkloj la Cork-Kerry serio en la provinco Muster estas ovforma (17,4 × 15,8 m) kaj havas en la centro tombon de migra ŝtonego kun du metroj longa kaj 1,8 m larĝa kaj 0,8 m dika kovroŝtono. La pezo de la ŝtono estas ĉ. sep tunoj. Tomboj de migraj ŝtonegoj estas varianto de ŝtonkestoj (angle cist) kaj posta evoluo de la megalito-tombo sur la insulo.
La cirklo, konsistanta el 15 grandaj ŝtonoj, el kiuj 13 staras kaj du en la nordo terenfalis, estas la plej granda en la graflando Ciarraí. La ŝtoncirkloj de la Cork-Kerry–serio havas ĉiam neparajn ŝtonnombrojn inter 5 kaj 17.
Literaturo
redakti- William O'Brien: Local Worlds: Upland Farming and Early Settlement Landscapes in Southwest Ireland. The Collins Press; Cork 2009 ISBN 978-1-84889-021-3
Eksteraj ligiloj
redakti- [1] (elŝutita 10/12/12)
- [2] Arkivigite je 2010-12-17 per la retarkivo Wayback Machine (elŝutita 10./12/12)