Ŝtoncirklo de la Cork-Kerry-Serio
(Alidirektita el Ŝtoncirkloj de la Cork-Kerry serio)
La ŝtoncirklo de la Cork-Kerry-Serio (laŭ Seán Ó Nualláin ankaŭ nomata Axial Stone Circle (=aksa ŝtoncirklo ) escepte de du ekzempleroj en la graflando Galivo (ŝtoncirklo de Commons East) troviĝas nur en la irlandaj graflando Corcaigh kaj Ciarraí. Ekzistas ankaŭ similaj formoj sur la brita ĉefinsulo (Duddo, 7 ŝtonoj ) en Northumberland kaj apud Jedburgh ĉe la skota marbordo.
Ŝtoncirklo de la Cork-Kerry-Serio | |
---|---|
La Cork-Kerry-tipo dividiĝas en du grupoj:
Kvinŝtonaj cirkloj
redakti- La 55 kvinŝtonaj cirkloj (angle Five-stone Circle) konsistas el ringo aŭ D-forma ordigado el mezgrandaj, unuope starantaj kvin ŝtonoj, (ekzemple Carrigagulla, Cullomane, Derreenataggart, Glanbrack, Kealkill, Knocknakilla, Knocknaneirk norda, Lettergorman SW aŭ Uragh). Ilia diametro varias inter 2,3 kaj 5,0 metroj.
Multoblaj ŝtoncirkloj
redakti- la 52 tiel nomataj multoblaj ŝtoncirkloj (ne la samcentraj) estas kelkfoje iom ovalaj, sed la nombro de iliaj ŝtonoj (7 ĝis 19) (Lissyviggeen) estas plej ofte para. La diametro varias de kvar metroj (ĉe 7 ŝtonoj) ĝis 17 m ĉe 15 ŝtonoj (Kenmare). Male al la kvinŝtonaj en la centro de pli grandaj cirkloj estas tomboj de migraj ŝtonegoj (Kenmare) aŭ menhiroj (Gortanimill). Kelkaj estas ĉirkaŭitaj de remparoj kaj fosaĵoj (Glentane East, Reanascreena).
Ambaŭ variantoj povas situi kune (ŝtoncirkloj de Cashelkeelty, ŝtoncirkloj de Knocknaneirk) kaj povas havi kromajn strukturojn, kiel:
- Kairnoj,
- ŝtonvicoj kun ĝis kvar ŝtonoj,
- unuopaj menhiroj (ŝtoncirklo de Currabeha suda) aŭ ŝtonparoj
aŭ kombinaĵo el tiuj kvar elementoj.
Literaturo
redakti- Seán Ó Nualláin: Stone Circles in Ireland. Country House, Dublin 1995, S. 35–43, ISBN 0-946172-45-5.
- Denis Power: Archaeological inventory of County Cork, Volume 3: Mid Cork, 6435 P10. ColorBooks, 1997, ISBN 0-7076-4933-1.