Ŝtono (goo)

nigra aŭ blanka markilo, metata sur gotabulon dum goludo
(Alidirektita el Ŝtono (Goo))

Ŝtono estas la kutima nomo de la goaj ludpecoj. Ili estas el vitro, plasto, aŭ alia materio. Plej altkvalitaj estas el ardezo kaj markonko.

Duoble konveksaj go-ŝtonoj

Ilia formo estas ronda.

Por ludi oni uzas 180 blankajn kaj 181 nigrajn.

Ŝtonaro redakti

En goo, ŝtonaroŝtongrupo estas aro de samkoloraj ŝtonoj unuigitaj sur la ortaj linioj.

Formacio estas iu ajn aro de samkoloraj ŝtonoj unuigitaj jen orte jen diagonale.

Do, ŝtongrupo ĉiam estas formacio, sed formacio ne ĉiam estas ŝtongrupo.

 
Supre videblas nigra ŝtonaro kaj blanka simpla formacio.